Presita el Usona Esperantisto № 2015:3

Ĝojplena kongreso en Detrojto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

Jen priskribo de la Landa Kongreso en Detrojto, en formo de dank-letero, kiun afable sendis nia norda najbaro Raymond Brisebois. Li verkis la tekston je Kanada Tago, la 1-a de Julio.

[figure]
Grupfoto de la Landa Kongreso en Detrojto.

Festante hodiaŭ Kanado-Tagon kaj baldaŭ Sendependeco-Tagon, mi deziras esprimi al Ŝeri Ŭelz, la Loka Kongresa Komitato (LKK) kaj ŝiaj helpantoj, kaj la E-USA-anoj korajn dankegojn pro la sukcesa Kongreso okazinta pasint-semajnfine en Detrojto.

Vere plaĉis al mi renkonti esperantistojn el pluraj regionoj de kaj Usono kaj Kanado, kaj plue feliĉe konscii la decidon de E-USA denove subteni la daŭrajn klopodojn de la kampanjo de LKK en Montrealo kandidatiĝi por gastigi la Universalan Kongreson de UEA en tiu urbo en 2019 (kune kun E-USA kaj la Esperanto-Societo Kebekia).

La etoso de la detrojta kongresejo kaj aliaj kunvenoj, inkluzive la bonegan universitatan dormejon, kondukis al ĝojplenaj eventoj en tiu histori-plena kaj signifa usona urbo bonvenema. La vidindaĵoj turismaj kaj vizitendaj tiom multas, ke mi sentas la bezonon iam reiri tien por ĝui pliajn aspektojn de tiu regiono (inkluzive delongan volon “pilgrimi” al la fama kasteldomo de aŭtoro James Oliver Curwood ĉe la urbo Owosso).

Inter la pluraj fascinaj kongreseroj, kiujn mi ĉeestis, mi aparte ŝatis la dimanĉ-matenan eventon inspiran ĉe la Unitaria Universalisma Preĝejo (alparoladon de D-ro Ronald Glossop titolitan Mondo sen milito kaj la belan kantadon de Chris Nelson samevente).

Cetere instruan kaj sangvinan novaĵojn al ni komunikis E-USA-a Prezidanto Orlando Raola pri la feliĉa kaj longe atendata restarigo de rilatoj diplomataj inter Kubo kaj Usono, kaj pri la ekaranĝoj de aer-karavano por ke esperantistoj usonaj povu partopreni la Kuban Kongreson de Esperanto en Novembro 2015!