Presita el Usona Esperantisto № 2015:3

Feliĉe mi ne timis iri al Detrojto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

Kiam usonano diris al mi, ke Detrojto estas danĝera urbo, mi unue hezitis aliĝi al la komuna kongreso de Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto Asocio. Mi ankaŭ cerbumis, ĉu mi aŭdacus veturi tien per propra aŭtomobilo, aŭ ĉu estus pli sekure uzi publikan transporton. Ĉiuokaze mi finfine decidis veturi per propra aŭtomobilo kaj spertis neniun problemon.

La tereno de la universitato Wayne impresas kiel publika parko. La arabinspirita arkitekturo de ĝiaj relative novaj konstruaĵoj provizas interesajn vidindaĵojn. Pro ekonomia malkresko, multajn konstruaĵojn en Detrojto oni malkonstruis, sed en tiuj lokoj oni faris publikajn ĝardenojn tiel ke la ĝenerala etoso estas inspira, ĝoja kaj optimisma.

Mi estas feliĉa, ke mi ne lasis min fortimiĝi de tiu ĝoja kongreso, kaj ke sep kanadanoj ĉeestis.