Presita el Usona Esperantisto № 2015:2

Tertremo en Nepalo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

Lastatempe en Nepalo okazis katastrofa tertremo, la plej forta ekde 1934. La terura ŝancelado detruis tutajn vilaĝojn, mortigis pli ol sep mil homojn, kaj senhejmigis kelkcent mil pli. Kelkaj membroj demandis pri la sano de niaj nepalaj amikoj. Jen raporto fare de Bharat Ghimire, Ĝenerala Sekretario de la Nepala Esperanto-Asocio. Sekvas informo pri kiel helpi viktimojn de la tertremo. —Red.

[figure]
Nepalaj soldatoj kaj turkaj helpantoj kunlaboras post la tertremo. (Foto de Voice of America.)

De Bharat Ghimire:

Kiel vi ĉiuj scias, nia lando estis frapita de la forta tertremo (7.9 laŭ skalo de Richter) en pasinta sabato kiu mortigis milon da homoj kaj damaĝis neimageble multajn posedaĵojn.

Postskuado daŭris kaj daŭras kaj homoj devas dormi sub la ĉielo. Pro pluvo, la vivo estis pli terura por tiuj kiuj eskapis la morton. Preskaŭ ĉiuj domoj estis damaĝitaj sed multaj en Katmanduo estas bonŝance ankoraŭ loĝeblaj. Postskuado kaŭzis problemon por savi la viktimojn.

La epicentro de la tertremo estis Barpa, ĉirkaŭ 80 kilometrojn norde de Katmanduo. La plej bela loko en la mondo. Riĉa je la kulturo, naturo kaj biodiverseco. Barpa estas nun tute detruita. Preskaŭ duono de la loĝantoj mortis kaj ĉiuj domoj estis tute detruitaj. Simila situacio estas en multaj vilaĝoj en la regiono. La dua plej difektita estas Sindupalchok, alia montara distrikto. Milo da homoj mortis kaj milionoj iĝis senhejmuloj. Ili ne havas tendojn por dormi kaj nenion por manĝi. Trinkakvo estas tre grandega problemo. En lokoj kie amaso da homoj loĝas, nun epidemio komenciĝas. Preskaŭ ĉiuj lernejoj ekster la valo estas detruitaj.

Alia kortuŝa afero estas, ke multaj atendis sub la ruino por savado. Sed pro manko de teknologio kaj sperta homarforto oni ne povis fosi ĝustatempe. Multaj atendantaj savadon eble mortis. Ĝis hodiaŭ kelkaj vivantaj homoj estis savitaj de spertuloj enlandaj kaj eksterlandaj. Oni suspektas ke milo da homoj atendis/atendas savadon sub la detruitaj konstruaĵoj.

La vivo de infanoj, maljunuloj kaj gravedaj virinoj estas tre mizeraj. La gravaj mondaj heredaĵoj en Katmanduo estas tute detruitaj kaj ĝi aspektas kiel ruinoj de Monzedaro kaj Harapo.

Ni elĉerpiĝis tiel ke ni ne povas stariĝi. Nepala Esperanto-Asocio, kiel landa asocio de UEA kaj ankaŭ samtempe parto de Nepala Registaro sentas respondecon kaj devon fari ion por la viktimoj en tiu ĉi terura momento en nia lando. Laŭ ĝisnuna informo, neniu esperantisto suferis je severa vundo aŭ mortis en la katastrofo. Tio almenaŭ estas bona por Esperantujo. Sed tuta homaro ploras je la bedaŭrinda kaj terura katastrofo. Do, ni petas al ĉiuj enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj helpi per mondonaco al nia UEA-konto aŭ rekte al la konto de nia asocio. La mono estos uzata laŭbezone al la viktimoj.

Jen la kontodetaloj:

Ĉe UEA:

Nepala Esperanto Asocio
Neea-j

Ĉe banko:

Nepala Esperanto Asocio
Current Account No. 01900061100018
Swift kodo: HIMANPKA
Himalayan Bank Limited
Tridevi Margh, Kathmandu

En nia revuo Montejo la nomoj de mondonacintoj aperos kun la sumoj kiujn ili donacis, kaj ni informos pri kion ni faris/faros per la donacita sumo. Fine ni esprimas kortuŝan kondolencon al la familianoj de la mortintoj kaj esperas fruan resaniĝon por la vunditoj. Ni ankaŭ esprimas paciencon kaj kunlaboron inter esperantistoj por trapasigi tiun naturan katastrofon kaj tempon.

De Vilĉjo Harris, Direktoro de la Centra Oficejo:

Esperanto-USA estas preta akcepti donacojn al la Nepala E-Asocio, por helpi homojn, kiuj suferis pro la tertremo. Sendu ĉekon kun klarigo al:

Esperanto-USA
1500 Park Av STE 134
Emeryville CA 94608

sendu per kreditkarto.

Se vi preferas doni telefone, voku: 510.653.0998