Presita el Usona Esperantisto № 2015:1

Forpasis Rochelle Florence Grossman

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

La 30-an de Novembro 2014 forpasis Rochelle Grossman, multjara delegito de UEA en Novjorko, iama prezidanto de la Novjorka Esperanto-Societo, kaj motoro de la Esperanto-movado en Novjorko. Ŝi naskiĝis la 24-an de Januaro 1925 en Newark, Novĵerzeo, kaj diplomiĝis ĉe la Ŝtata Kolegio de Montclair en la fako de la franca kaj hispana lingvoj. De Novĵerzeo ŝi translokiĝis al Novjorkurbo en 1955. Ŝi membriĝis en UEA en 1967, tuj kiel dumviva membro. Dum la plejparto de sia kariero, ŝi laboris kiel stabano de la sekretariato de Unuiĝintaj Nacioj, kie ŝi estis sinsekve sekretario, redaktisto, verkisto kaj esploristo en la Statistika Oficejo de la Ekonomia kaj Socia Konsilio (Ekosok).

Ĉe UN ŝi renkontis aliajn stabanojn Claude Piron kaj Eskil Svane, kiuj inter si instruis al ŝi Esperanton. Ili kune organizis Esperanto-klubon en la sino de la Asocio de UN-Stabanoj, inter kies membroj, en diversaj epokoj, estis Ambasadoro Ralph Harry el Aŭstralio, Sunardo el Indonezio, kaj Mark Starr, kiu dum multaj jaroj rolis kiel oficiala reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Post la forpaso de Mark Starr, Humphrey Tonkin transprenis tiun rolon kaj la paro Julius kaj Elizabeth Manson kunordigis la surlokan agadon. Post sia emeritiĝo, Rochelle fariĝis gvidanto de la oficejo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj – funkcio, kiun ŝi plenumis tra multaj jaroj ĝis malsaniĝo devigis ŝin retiriĝi.

“Ŝi estis grandioza homo – tiel bone informita, tiel engaĝita, tiel amikema,” diris Thomas Eccardt, eksa prezidanto de la Novjorka Esperanto-Societo. “Ŝi donis al mi kaj aliaj esperantistoj tiom da feliĉaj memoroj; ni neniam tion diris, sed ĉiu konsideris ŝin la panjo de la Esperanto-Societo …. Ŝi estis aktiva ankaŭ en multaj aliaj senprofitcelaj agadoj.”

Deklaris Neil Blonstein, la nuna direktoro de la oficejo en Novjorko, kaj prezidanto de la Societo, “Ni scias, ke ŝi amis klasikan muzikon kaj koncertojn – kaj tenison.” Ŝi estis ankaŭ talenta dancisto, kaj bona parolanto de Esperanto. Neil aparte memoras pri ŝia efika gvidado de la loka societo, en kiu ŝi neglektis neniun, eĉ plej malgrandan, detalon.

“Kvankam neniel retiriĝema aŭ timema,” diris Humphrey Tonkin, “Rochelle estis modesta persono, kiu diligente laboris malantaŭ la kulisoj, faciligis al aliaj la vojon, kaj lojale kaj energie kunlaboris en niaj diversaj iniciatoj ĉe UN. Ŝi estis ofta ĉeestanto de Universalaj Kongresoj kaj ankaŭ aktivis en landa Esperanto-agado, ankaŭ kiel estrarano de ELNA, la landa Esperanto-asocio. Dum multaj jaroj ŝi kvazaŭ reprezentis la kontinuecon de la agado de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Ŝi estis modela reprezentanto de Esperanto.”

[Multan dankon al Humphrey Tonkin pro la informo.]