Presita el Usona Esperantisto № 2015:1

Forpasis Sara Ann Estling

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
Sara Ann Estling

Sara Ann Estling, naskita en 1922, forpasis en Walla Walla, Vaŝingtonio la 21-an de Novembro, 2014. Ŝia Esperanto-aktivado daŭris pli ol 40 jarojn en la regiono de Walla Walla. Kun ŝia edzo Al, Sara Ann kreis centron por disvastigi Esperanton, instrui la lingvon, kuraĝigi lernantojn, kaj gastigi esperantistojn el multaj landoj. Sara Ann ankaŭ multe aktivis en la nord-okcidenta regiona renkontiĝo de esperantistoj (NOREK) kie ŝi ofte kontribuis al la distraj eventoj. Ŝi rigardis la mondon en ege pozitiva maniero, kaj pro bela animo ŝi amis preskaŭ ĉiujn.

Ĉiam pensante pri la estonteco kaj celo de Esperanto, ŝi donacis siajn Esperanto-librojn al la NASK-programo, tiel subtenante novan generacion de esperantistoj.