Presita el Usona Esperantisto № 2014:4-6

La vojo al proksima estonteco

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

Denove ni troviĝas meze de la nordhemisfera aŭtuno, kio indikas la komencon de nova jaro en nia asocia vivo. Rapide pasis rimarkinda somero: unue NASK, la AMO-2 seminario kaj la uson-kanada kunkongreso en Viktorio/Sidnejo, B.K. Poste, unusemajna feriado hejme kaj ek al Suda Ameriko por la ceteraj aranĝoj. Bedaŭrinde, mi ne sukcesis partopreni la ILEI-konferenco en Montevideo, Urugvajo, ĉar American-flugkompanio decidis veturigi min unu tagon malfrue (interese, antaŭ dek du jaroj, kiam mi lastafoje vizitis Sudamerikon por Universala Kongreso, VARIG-flugkompanio faris ekzakte la samon kaj mi malfruis al la kongreso en Fortalezo).

Alveninte en Bonaero, mi ĵetis min rekte en la gigantan allogon de la ĉefurbo apud la Arĝenta rivero. Malfacile tiri sin de la beleco kaj kapturna vivanteco de tiu ĉi metropolo por eniri la kongresajn salonoj. Finfine mi sukcesis serioze okupiĝi pri la kongreso, ĉar ĝi estis bunta, bone organizita eĉ se relative malgranda. Kiel kutime, estis multe pli da farindaj kaj atentindaj aranĝoj ol iu ajn povus fizike partopreni. Do, oni ĉiam devis elekti. Jen resume mia elekto: kunsidoj de la Komitato de UEA dum du tagoj; prelego kadre de la Internacia Kongresa Universitato pri acidiĝo de naturaj akvomasoj en la planedo; prezentado de nova eldono de libro de Tibor Sekelj, aranĝo kiun ĉeestis lia vidvino kaj lia filo; unua parolado kadre de pritraktado de la kongresa temo, kie mi dividis kun la kongresanoj ideon kiun mi esprimis unuafoje sur la paĝoj de Usona Esperantisto en n-ro maj-jun 2013; prezentado pri la situacio de ateismo en Usono kadre de la kunsido de ATEO, kie mi renkontis la malfacilecon akiri en nia lando anglalingvajn tradukojn de la verkoj de la franca filozofo Michel Onfray (surprizite mi trovis, tuj post tiu kunsido, ke eĉ en Esperanto oni povas trovi libron de Onfray en la Libroservo de UEA!); partopreno en la viglega Movada Foiro, kie ĉiuj volas sciigi ĉiujn pri ĉio Esperanta dum nur du horoj…

Sed la vera pinto de mia kongresa partopreno estis la kunsido de la Amerika Komisiono, kie mi plenĝoje anoncis la grandan novaĵon: Esperanto-Societo Kebekia, Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-USA kune invitos la 102-an Universalan Kongreson de Esperanto al la urbo Montrealo en la somero de 2017! Persone temis pri la kulmino de plurjara strebado celanta venigi la UK-on al nia kontinento. Ankoraŭ mi sentas, ke pluraj usonaj urboj povintus esti la gastigantoj de la kongreso, sed mi plene kaj sincere opinias, ke la tri asocioj kune sukcesos okazigi eksterordinaran feston en la urbego kebekia. Du tagojn antaŭ tiu ĉi kunsido, Ĵenja Amis retpoŝte sendis reklamfolion, kiun mi intencis disdoni ambaŭ ĉe la kunsido de la Komitato kaj de la Amerika Komisiono. Mi rapide trovis presejon en la urbo, kie mi sukcesis presi centon de tutkoloraj kopioj. De tiam, jam pluraj homoj revas kaj eklaboras pri la estonta kongreso. Estas ege grave konscii, ke mankas ankoraŭ certeco pri la okazigo de UK en Montrealo, ĉar Seŭlo, ĉefurbo de Suda Koreujo ankaŭ pretas kandidatiĝi por tiu jaro. Do, ne temas pri afero certigita, sed pri vera konkurado. Nur la plenkonscia laboro de ni ĉiuj sukcesos konvinki ĉiujn en la mondo pri la taŭgeco, konveneco kaj plej grave, pri la ĝusteco venigi la kongreson al Montrealo: jam de pli ol jarcento la Universala Kongreso ne okazas en orienta Norda Ameriko; konvinki ĉiujn pri la fakto, ke ambaŭ la lokaj esperantistoj samkiel ĉiuj aktivuloj kanadaj kaj usonaj pretas laboregi senlace por la sukceso de nia kongreso. La Konstanta Kongresa Sekretario de UEA planas baldaŭ viziti Montrealon por konatiĝi kun la proponota kongresejo kaj kun la urbo ĝenerale. Mi promesis veturi tien por akompani lin dum la vizito kaj poste mi raportos al la fidelaj legantoj de UE pri la rezultoj.

Bonjour-hi-saluton! Ek al Montrealo 2017!