Presita el Usona Esperantisto № 2014:4-6

NASK: Kiel mi pasigis mian someran ferion

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
Abengo (Chaoming Cho) prezentas pri I-ĝingo. (Fotis Lottie Ericson.)

NASK estis sperto unika por mi. Ĝi estis mia unua longa vojaĝo en Esperanto-Lando; ĝi estis la unua vera kurso, kiun mi partoprenis en Esperanto; kaj ĝi estis mia unua Esperanta agado kun aliaj gejunuloj. Je la fino de NASK, mi sentis min kapabla verki, legi kaj babili, sen zorgoj pri la lingvo mem. La ok tagoj ĉe NASK estis mirindaj kaj mi dankas ĉiujn membrojn de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) pro la stipendio, kiun mi ricevis. Tio, kaj la fakto ke ĝi okazis en Viktorio, kie mi loĝas, signifis ke mi povis partopreni en NASK, kvankam mi havas nur 17 jarojn kaj miaj gepatroj ne estas esperantistoj.

La unuan matenon de NASK, post interparolo kun kelkaj amikoj, mi decidis studi je la supera nivelo. Dum la ok tagoj de lecionoj, mi lernis ege multe de la instruisto, István Ertl, kaj de la aliaj gelernantoj. Ni parolis pri la gramatiko, ni havis konkursojn pri la kreado de vortoj, kaj ni legis artikolojn de diversaj fontoj. Vespere, ni devis verki eseojn kaj rakontojn pri temoj diversaj, ekzemple La komenco de la mondo kaj Kiel Barack Obama iĝis esperantisto. La venontan tagon ni laŭtlegis niajn tekstojn kaj faris korektadojn kaj proponojn. Ni diskutis, same, la erarojn de la hieraŭaj eseoj. La lastan tagon ni aktoris en scenoj el la mallonga rakonto Ducent mejloj ĝis Talooska. La supera nivelo estis iomete malfacila por mi, sed mi laboregis dum la ok tagoj de la kurso, kaj mia sciado pri Esperanto multe kreskis.

Post la tagmanĝo, kiam ni babilis en Esperanto pri strangaj sed interesaj aferoj, la prelegoj komenciĝis. La temoj estis diversaj kaj ili kreskigis mian sciadon pri ĉio, de voĉaktorado al tea ceremonio kaj de hiperteksto al la japana Esperanta movado. Ni tradukis poemon de Emily Dickinson kaj ni eksciis pri norda Kanado. Mi lernis pli dum prelego ĉe NASK ol dum tago en la gimnazio. La ebleco studi per Esperanto anstataŭ pri Esperanto plaĉis al mi, kaj ĝi plifortigis la matenajn lecionojn.

[figure]
Nikvo Woods kaj Charlotte Mann aktoras en la supera kurso. (Fotis Lottie Ericson.)

La plej amuza kaj agrabla afero dum NASK estis, laŭ mi, la geamikoj kiujn mi ekkonis. Kvankam mi ĝuis la aliajn Esperantajn agadojn kiujn mi jam partoprenis, ĉiam mankis aliaj junuloj. Sed dum NASK, estis multaj aliaj gejunuloj, ĉefe el okcidenta Usono, kaj mi ne estis la plej juna. Kun miaj novaj amikoj, mi povis babili pri gravaj aferoj por junuloj, ene kaj ekstere de la Esperanta movado. De la politika situacio tra la mondo al la amo, niaj konversacioj ĉiam estis interesaj. Kune, ni promenis tra la kampuso, ni kantis kaj ni ŝercis. Kiam mi pasigis tempon kun ili, mi konfirmis kialon por lerni Esperanton.

La lastan nokton, post vespermanĝo kun amikoj, mi iris al la diplomceremonio. Kiam mi aŭdis mian nomon kaj mi ricevis mian atestilon, mi ege fieris, ĉar mi studis kaj lernis multe. Poste, ni spektis amuzan filmon de Chistopher Mihm, La giganta araneo.

Finfine venis la tempo por adiaŭi. Mi malfeliĉis kaj preskaŭ ekploris kiam mi brakumis miajn novajn amikojn. Sed tiel estas en Esperantujo. Oni rapide fariĝas bonegaj amikoj sed post nelonge oni devas reiri hejmen aŭ komenci novajn aventurojn. Almenaŭ per la nuntempa teknologio, kiel Facebook, ni povas babili kune trans landlimoj kaj oceanoj.

[figure]
NASK-anoj promenas en Viktorio dum festo de Kanado-Tago. (Fotis Steĉjo Schwichow.)

La ok tagoj de NASK, sen ajna dubo, ŝanĝis kaj mian someron kaj mian estontecon. Fakte, ĝi plibonigis mian tutan vivon. Nun, mi denove havas pasion studi Esperanton. Mi jam pasigis tagojn post NASK, kiam mi ne devis labori, lernante pli pri la Esperanta gramatiko kaj aliaj aferoj, kiujn mi ankoraŭ ne komprenas. Mi volas legi dikajn librojn kaj mi volas verki kaj esprimi min Esperante.

NASK malfermis la tutan mondon por mi, kaj nun, pli ol iam, mi deziras vojaĝi tra la mondo por renkonti esperantistojn. Venontsomere, mi havos 18 jarojn kaj mi estos diplomita de gimnazio, do mi povos vojaĝi kaj esplori la mondon. Mi volas iri al Esperantaj agadoj por ekkoni novajn amikojn kaj aliajn junulojn el nia vasta mondo, kaj espereble mi revidos miajn bonegajn amikojn de NASK, kiuj jam mankas al mi.

Danke al NASK, mi kapablas paroli Esperanton sen hezitoj. Sed pli grave, mi estas vera esperantisto nun. Mi havas bonajn amikojn en Esperantujo, mi sonĝas Esperante kaj la internacia lingvo certe estos grava en mia estonteco. Pro tio, mi dankas al kaj NASK kaj KEA. Mia vivo neniam estos la sama, kaj tio ege plaĉas al mi. Kvankam NASK estis mia unua granda Esperanta sperto, ĝi certe ne estos la lasta.