Presita el Usona Esperantisto № 2014:3

Raporto de la Mez-Kanada Renkontiĝo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
La partoprenantoj de Mekaro-2014. (Foto danke al Ĵenja Amis.)

Okazis Mekaro (Mez-Kanada Renkontiĝo) ĉi-jare en Ŝerbruko, Kebekio, mezgranda urbo kiu situas oriente de Montrealo, kaj rekte norde de Vermonto. Tiu kunveno okazas ĉiujare, dum la tria semajnfino de Majo, aŭ en Kebekio aŭ en Ontario, ĉiam en malsama urbo. Oni elektis tiun semajnfinon ĉar en Kanado la sekva lundo estas registara ferio, do tre konvenas por la plejparto de la partoprenantoj. Ĉi-jare, de la 17-a ĝis 19-a de Majo, 40 partoprenantoj ĝuis amikan kaj viglan etoson, belegan lokon, ĝuindajn ekskursojn kaj bongustajn manĝojn.

Mi estas sufiĉe nova esperantulo kiu loĝas en Vaŝingtono, do oni povas demandi, kial mi decidis vojaĝi al tiu fora aranĝo? Fakte, mi tre admiras ESK-on (Esperanto-Societon de Kebekio) kaj pro ĝia vigleco kaj pro la aktivaj anoj. La Riverego, ilia retĵurnalo, estas ĉiam tre interesa kaj leginda. Kaj Kebekio estas bela, aparte dum printempo kaj somero. Mi scivolis, ĉu mi povus iom plibonigi mian lingvokapablon tie, dum mi renkontiĝas kun novaj konatoj.

Kiam mi alvenis, Trefleo (Trefflé) Mercier salutis min. Li estas unu el la kvar esperantistoj kiuj loĝas en Ŝerbruko, kaj kiel kunordiganto li faris la plejmulton de la antaŭpreparado. La aliaj membroj de la loka klubo estas Ian Wheeler, la sperta estro de la Mekaro-retejo, Ĝeraldo (Gérald) Côté, la kasisto, kaj Bruno Pelletier, la ŝoforo por tiuj kiuj venis aŭtobuse. Trefleo komencis plani antaŭ pli ol unu jaro. Plej malfacile por li, li diris al mi, estis plani la ekskursojn kaj manĝojn. Li devis plani kaj por la eblo de pluvo, kaj por pluraj vegetaranoj. Ofte pluvas en Kebekio dum Majo, kaj en Kebekio, ne ĉiu restoracio havas vegetarajn elektojn.

Eliza (Elizaveta) Lisovskaya, 24-jara, el Otavo, estis la dua kiun mi renkontis je mia alveno ĉe Bishop’s University, la sidejo por Mekaro. Kiom mi miris, kiam mi eltrovis ke, kvankam ŝi eklernis Esperanton nur antaŭ tri semajnoj, ŝi jam parolas kaj komprenas tre bone. Ŝi uzis nur libron pri Esperanta gramatiko, kaj neniam parolis Esperanton antaŭ ol ŝi alvenis al Mekaro! La ĉefa kialo por ŝia decido ekstudi Esperanton, diris al mi tiu rusdevena junulino, estas la nuna politika situacio en Ukrainujo. “Mi volas la pacon”, ŝi diris.

Kune ni alvenis la dormejon, kiu estas tre komforta, kvieta, kaj pura konstruaĵo, kun privataj ĉambroj en modernaj apartamentoj. Ĉiutage ni matenmanĝis kune en la moderna manĝejo de la Universitato. La ekskursoj estis tre ĝuindaj kaj interesaj. Inter aliaj, ni vizitis la Lac des Nations, la imponan Gorge de la rivière Magog, Savon de Cantons (fabriko de sapo, kies proprietulo montris al ni kiel oni faras sapon), la ĉarman vilaĝon de North Hatley kaj la Muzeon pri Naturo kaj Sciencoj, kie ni spektis interesan filmon pri la historio de la Tero. La manĝoj en diversaj restoracioj estis tre bongustaj. Feliĉe, la vetero estis plejparte belega! Dum ĉiuj agadoj ni parolis multe inter ni, kio estis bonega sperto por mi, kaj helpis min plibonigi mian kapablon pri kompreno kaj parolo.

Dum la unua distra vespero ni ĝuis prezentaĵon de Ĵenja Amis pri japana kulturo, pri kiu ŝi kaj Joel, la edzo, lernis dum dumonata vojaĝo pasintaŭtune. Ĵenja distris nin per amuzaj kaj informaj anekdotoj kaj priskriboj pri japanaj kutimoj kiuj tre malsimilas al la niaj, kaj montris al ni fotojn. La duan vesperon, Joel, kiu estas ESF-Administranto, parolis pri Nord-Amerikaj Esperantaj organizoj kaj projektoj. Poste, Jed Meltzer gvidis tre amuzan ludon por ĉiuj; temis pri kvar “Perfidaj Idistoj” (elektitaj sekrete de Jed) kiuj luktis kontraŭ “Honestaj Esperantistoj”; Tiuj kvar malbonaj partoprenantoj “mortigis” aliulojn “dum la nokto” (fakte, dum paŭzaj en la ludo). La venontan matenon, ni daŭre diskutis la ludon, aparte pri la ridiga parto, kiam Normand Fleury, prezidanto de la Esperanto-Societo de Kebekio, akuzis sian propran edzinon Zdravka Metz pri “perfido” pro tio ke ŝi silentis dum la ludo. Nu, li pravis!

Tre kuraĝiga aspekto de la renkontiĝo estis la granda nombro de junuloj kiuj ĉeestis. Inter ili estis Nicolas Viau, 28, fluparolanto el Montrealo, kiu esperantistiĝis antaŭ kvin jaroj, ĉefe pro scivolemo, lingvemo kaj siaj interesoj pri internacia komunikado, lingva egaleco, kaj la situacio pri la franca lingvo en Nord-Ameriko. Pasintjare en Slovakujo li ĉeestis SES-on (Someran Esperantan Studadon), kiu helpis lin pliboniĝi pri la lingvo. Li nun verkas artikolon pri Mekaro por La Riverego. Larry (Laŭrenco) Kenny, 25, de Kembriĝo, Masaĉuseco, ankaŭ estas fluparolanto, kvankam li ekstudis Esperanton nur antaŭ tri jaroj kaj ne vere ekparolis ĝis pasintjare ĉe NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro). Lia nova, originala serio de video-elsendoj “legu, aŭdu, vivu” traktas Esperantan literaturon, muzaikon, kaj aliajn interesajn temojn; Dum promenado tra la urbo, li petis min pri proponoj por literaturaj verkoj kiujn li povos pridiskuti dum venontaj elsendoj.

Krom Eliza, ankaŭ Laetitia (Letisja) Bert, 22-jara franca studentino kiu nun studas sociologion en Montrealo, venis al Mekaro unuafoje. Tiu denaskulino lernis Esperanton kiel bebo de siaj gepatroj en Briançon, franca urbo apud la itala landlimo, kie neniuj aliaj esperantistoj loĝis. Ŝi kaj la du gefratoj daŭre parolas la lingvon. Ŝi mem estas komitatano de la franca junula organizo JEFO, ĉe TEJO. Ŝi trovas Esperanton tre praktika por vojaĝi, por studoj, kaj por kontakti aliulojn. “Mi volas danki miajn gepatrojn por la granda donaco kiun ili donis al mi. Se vi havas la eblon instrui Esperanton al viaj infanoj, nepre faru tion!” ŝi konsilas.

Pro la vigla partopreno de multaj junuloj, la ĉeesto de multaj aliaj entuziasmaj esperantistoj, kaj dankon al la granda laboro de la kunordiganto Trefleo Mercier kaj liaj helpantoj, Mekaro-2014 estis granda sukceso. Kia bonega renkontiĝo! Venontjare, ĝi okazos en Toronto. Mi nepre provos vojaĝi tien por partopreni Mekaron-2015!