Presita el Usona Esperantisto № 2014:2

Kion bestoj diras en Esperanto?

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]

Mi ekinteresiĝis pri kiel nomi bestosonojn en Esperanto lastatempe, kaj post esplorado malkovris ke mankas multe da informo rilate la temon. En iu reta diskuto, Edmund Grimley-Evans el Britujo menciis ke la vortaro franca-Esperanto de Léger kaj Albault (1960) enhavas liston de bestokrioj. Mi trovis tiun liston rete – la vortaro ne plu haveblas, krom ĉe kelkaj brokantejoj.

Mi trairis la liston kaj forigis kelkajn bestojn kiuj estas sufiĉe nekonataj, ordigis la liston alfabete laŭ la Esperantaj nomoj de bestoj, kaj aranĝis ĝin tabelforme. Krom tio, mi aldonis el la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG; Wennergren, 2013) la sonojn de kelkaj bestoj en la listo. Efektive estas du apartaj demandoj: kiel oni priskribas aŭ nomas la sonon aŭ krion de besto, kaj kion diras la besto kiam ĝi krias.

Sube estas mia tabelo por viaj informo kaj reago. Ĉu vi konscias pri aliaj fontoj de tiaj sonoj/krioj? Se jes, estus bone pligrandigi la liston.

Besto Dictionnaire Français-Espéranto, 1961 PMEG, 2013
abelo zumas
aglo kriĉas
akcipitro kriĉas
alaŭdo trilas
anaso kvakas, nazosonas “gik gak”
anserino kriaĉas, siblas, gakas
ansero ĵargonblekas
apro grumblas, nazosonas
azeno iaas
besto blekas
birdo “kvivit”
bovo muĝas
bubalo blovas, muĝas
bufo flutas “kŭaks, brekekekeks”
cervido stertorblekas
cervo muĝas
ĉevalo henas
cigno siblas, trumpetas
cikado ĉirpas
cikonio klakas
elefanto trumpas
falko kriĉas
fazano kriaĉas
garolo kaĵolblekas
grilo ĉirpas, grincas
gruo trumpetas, kriĉas, krakas
hieno hurlas
hirundo babilas, pepas
hundo bojas, jelpas, graŭlas, hurlas, hojlas “ŭa”
kamelo blateras
kapro mekas
kato miaŭas, ronronas
kokido pepas
kokino klukas, gakras “kluk kluk”
koko kantas, kokerikas
kolombo rukulas
korvo grakas
krokodilo lamentas
kukolo kukuas
leono roras
leporo ĝemetas
lupo hurlas
meleagro gluglas “glu glu glu”
merlo fajfas
mevo knaras
muso cincas
muŝo zumas
najtingalo kantas, trilas
noktuo ululas
papago parolas
pasero pepas, kvivitas
pavo kriaĉas
perdriko kakabas
pigo kriĉas
porko gruntas
rano kvakas “kva, kvak”
rinocero trumpas
ŝafo beas “be”
ŝakalo jelpas
serpento siblas “sss”
strigo ululas “hu hu”
taŭro muĝas
turto kveras, rukulas
urso grumblas
virŝafo blateras
vulpo jelpas