Presita el Usona Esperantisto № 2014:1

Ni staras sur la ŝultroj de niaj gigantoj …

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

Antaŭ nelonge mi trovis en grupo de brokantaĵoj, en malluma angulo de unu el miaj librobretoj, 52-paĝan libreton kun malhele flaviĝintaj paĝoj kaj preskaŭ disfalanta papero. Ĝi aperis antaŭ 90 jaroj en Germanujo, en urbo Leipzig, publikigita de Eldona Fako Kooperativa Leipzig de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en la serio Moderna Scienco. Titolo: El la mondbildo de l’ nova fiziko. Enhavo: I. Modernaj konsideroj pri energio kaj radiado; II. La elektra strukturo de l’ materio. La tekston verkis d-ro Herbert Reich, kaj la Esperantan version pretigis H. Muravkin.

Mi tute ne emas ĉi tie verki recenzon, similan al tiu kiun verkis siatempe la legemaj esperantistoj. (Mi scivolas ĉu en tiu tempo jam la Esperantaj revuoj kaj gazetoj havis rubrikon Laste aperis.) Mi nur volas dividi kelkajn pensojn starigitajn de trafoliumado (karesa kaj ege zorgema) de tiu ĉi juvelo.

Unue, mi klopodis trovi pliajn informojn pri la libro, la aŭtoro kaj la tradukinto. Google redonis sufiĉe malmulte, krom tio ke ambaŭ tiu ĉi libreto kaj alia, kiun la sama aŭtoro publikigis 14 jarojn poste, troviĝas en la katalogo de Google-libroj, sed sen ajnaj pliaj informoj. Tiam mi klopodis ĉe la Germana Nacia Biblioteko (DNB), kies retejo kompreneble estas nur en la germana, kiun mi tute ne scipovas. Denove helpe de Google-tradukilo mi sukcesis trovi mian vojon inter la retpaĝoj, nur por malkovri ke en la katalogo de DNB troviĝas ekzakte la samaj informoj kiel ĉe Google-libroj, do absolute nenio. Estas interese tamen, konstati, ke la vortoj EsperantoInternacia Lingvo aperas nenie sur la paĝoj de la libreto kaj konsekvence, en la datenaro ĉe DNB estas neniu informo aŭ rimarko pri la lingvo de la eldonaĵo, kvazaŭ estus memevidente!

Plej ĝuinde estas konstati, en kiu momento de la historio de scienca evoluo la libreto aperis. La gigantaj transformiĝoj de fiziko kaj kemio okazintaj dum la unua kvarono de la dudeka jarcento (la sama tempodaŭro kiam Esperanto transformiĝis de surpapera projekto al plene funkcianta lingvo) estis en plena disfloro. Plejparto de la gravaj kontribuoj de Einstein jam estis publikigitaj, en tiu sama jaro 1924 Louis de Broglie publikigis la teorion pri la dueca naturo de materio (samtempe ambaŭ ondeca kaj ereteca), kaj ankoraŭ oni devis atendi du jarojn por ke finfine la plej kontentiga priskribo (ĝis hodiaŭ) de la atoma strukturo (la ond-ekvacio de Schroedinger) akiru definitivan formon. Ĉiuj ĉi teknikaj historiaj precizigoj mi aldonas simple por doni la kadron de la frapa citaĵo: “Ni staras nun ĉe la enirejo de lando de l’ mirakloj, kies vastecon ni ankoraŭ ne ĉirkaŭrigardas. Hela estas nur la komenco de la vojo kiu gvidas en ĉi-landon sed la malproksimo estas malhela, kaj ĝis hodiaŭ mankas la fulmo heligonta la mallumon, mankas la potenca vorto de genio kiu iam ĉi tie diros: ekestu lumo!”

Post naŭ jardekoj, ni daŭre atendas. Ree kaj ree, novaj vastejoj ankoraŭ pli misteraj malfermiĝas ĉiam kiam oni preskaŭ pensis, ke jam ĉio konebla estas konata. La procezo mem, mi imagas, estas iel senfina: ĉiu nova generacio havas sian propran sciencan revolucion, forpuŝon de la malnovaj ideoj por havi spacon por la nova scio … senfine.

Ni deiru de la scienca-filozofia flanko al esploro de la praktikaj celoj kaj konsekvencoj de tiuj ĉi-specaj legaĵoj. Historie interesa estas la legado de la antaŭparolo, kiun faris la eldoninto. SAT intencis pere de la apero de popularsciencaj verkoj kontribui al la klerigado de la laborista klaso, “ĝia ekipado per bona trafa sciaĵo, prepare ebenigante ĝian vojon al finliberigo de jugo materia kaj spirita, en kiu ĝi estas tenata de la reganta ekspluatista klaso.” Kompreneble temas pri la malneŭtrala Esperanto-movado. Je la distanco de preskaŭ jarcento, la alvoko povas impresi anakronisme, sed la celo kontribui al klerigado de la homoj (nu, ili celis klerigi nur la laboristan klason, mi emas al klerigado de la tuta socio, senrigarde de la socia tavolo al kiu ajna homo certe apartenas) daŭre restas plej valida kaj atentinda societa strebo tutmonde.

La problemoj alfrontataj de la tuta homaro ĉi-momente, kaj la problemoj alfrontotaj en la estonteco, postulas plej altan kaj disvastiĝintan sciencajn kaj humanismajn sciojn ĉe ĉiuj partoprenantoj de la homa socio. Tiucele ni, la Esperanto-uzantoj, ĉiuj portantoj de siaspeca intelekta lumigilo, ni havas vastan kampon por utiligi la internacian lingvon “ne nur por leteroj de plumamikoj”. Ju pli multe da publikigaĵoj popular-sciencaj kaj serioz-sciencaj ni disponos en Esperanto, des pli bona ŝanco esti malkovritaj de homoj scivolemaj kiuj volas tamen trovi alternativon al mondo unulingve uson-angleca.

Kadre de la seminarioj por aktivula maturiĝo, nova iniciato de UEA, mi baldaŭ prezentos prelegon (en Horany, proksime de Budapeŝto, Hungarujo) pri “Kiel provizi kialojn por lerni Esperanton”. Akirado de informoj, legado de interesaj sciencaj verkoj povas fariĝi kialo por lernado de Esperanto. Kelkaj el ni jam de jarcento puŝas en tiu direkto, kaj en tia laboro ne laciĝas.