Presita el Usona Esperantisto № 2014:1

La kaŝita alfabeto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
Unu el la instruaj bildoj en la retpaĝaro de John Wesley Starling.

Malmultaj esperantistoj scias ke la verda lingvo, kreita por klarigi kaj faciligi komunikiĝon, havas alternativan, kvazaŭ-sekretan, alfabeton.

Mi diras “kvazaŭ-sekreta”, ĉar la alfabeto ne estas kaŝita pro timo, tradicio, aŭ iu alia kialo. Ĝi estas “sekreta” nur en la senco ke ĝi estas nesufiĉe konata, lernata, kaj uzata. Mi esperas forviŝi tiun kvazaŭ-sekretecon kaj konigi al vi la alfabeton kaj ĝian historion.

Unue, indas klarigi ke ĝi estas – kaj devas resti – alternativa alfabeto por Esperanto, ne anstataŭa. La latina alfabeto jam dum jardekoj servas Esperanton, kaj laŭ mia scio, neniu deziras aliigi ĝin. Tamen alternativoj povas esti refreŝigaj, mensostreĉaj, kaj simple agrablaj aferoj por niaj vivoj – inkluzive de niaj intelektaj vivoj. Tian refreŝigon celas tiu alternativa alfabeto por Esperanto.

Pli ĝuste konata kiel la ŝava alfabeto, ĝi tiel nomiĝas ĉar ĝi rilatas (iomete) al George Bernard Shaw, la irlanda/angla verkisto kaj reformanto. Forta intereso de Shaw estis reformado de la anglalingva skribsistemo. Li apartigis monon en sia testamento por ebligi konkurencon pri kreado de pli racia alfabeto. El la laboroj de pluraj konkurantoj venis en 1958 la ŝava alfabeto. Esperanto-version kreis John Wesley Starling en 1996-1997.

Grava punkto de la ŝava alfabeto estas, ke literoj en la sama son-klaso havas similajn formojn. Tiel ĝi taŭgas por diversaj lingvoj, ĉar ĉiu lingvo havas sonklasojn tiel esprimeblajn. Alia kvalito alloga estas, ke la elegante simplaj literoformoj estas facile lerneblaj kaj uzeblaj. Tiuj kvalitoj gravas por alfabeto de internacia lingvo, kaj ili plifortigas la pozitivan rilaton inter Esperanto kaj la ŝava alfabeto.

En ankaŭ alia maniero la ŝava alfabeto estas alternativa. Pro la simpleco de ĝiaj literformoj, ĝi konvenas por manskribado — kaj per skanilo, oni povas rapide sendi tian manskribitan tekston rete. Kombinita kun la facileco de skanado kaj la individueco de manskribo, la simpleco de la ŝava alfabeto ebligas klaran, personan komunikadon sen la problemoj aŭ atendado de papera poŝto. (Sed kompreneble, papera poŝto funkcias tute bone por tiuj, kiuj ŝatas uzi ĝin!)

Jam ekzistas malgranda grupo kiu uzas la Esperanto-version de la ŝava alfabeto. Ili ĝuas lernadon kaj praktikadon per intersendado de mesaĝoj, transskribado de tekstoj en la ŝavan alfabeton, ktp. Por pli da informo pri ĝi aŭ por partopreni, kontaktu la aŭtoron.

Oni povas legi pli pri la Esperanto-versio de la ŝava alfabeto en la retpaĝaro de ĝia kreinto, kie li donas kelkajn ekzemplajn dokumentojn. Ankaŭ Sergio Pokrovskij kreis detalan paĝon pri la alfabeto, kiu enhavas teknikan informon pri uzado de la alfabeto en komputiloj.