Presita el Usona Esperantisto № 2013:6

Lumineska akvo en Alabamo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
Loko de la urbo Mobile en Alabamo, Usono.

Mi skribis antaŭe pri Mobile, Alabamo – kaj la fakto, ke multaj aferoj, kiuj okazas ĉi tie, ne okazas aliloke. Jen rakonto pri alia el tiaj.

En 2006, la jaro post uragano Katrina, mi kaj mia edzino sidis ĉe la fino de nia ankoraŭ rekonstruata varfo. Post ĉiu uragano ni mem rekonstruas nian varfon, kaj estas nia kutimo sidiĝi ĉiun nokton sur la fino de la tiutage rekonstruita peco kaj tosti nian sukceson per kelkaj glasoj de ĉampano, sen infanoj aŭ aliaj distraĵoj. Ni foje fiŝkaptas, aŭ sidas kaj interparolas, aŭ nur kviete ĝuas la kuneston unu de la alia.

Tiun ĉi nokton, ĝuante la malstreĉigan sonon de akvo kviete plaŭdanta kontraŭ la varfofostoj, mi rimarkis ke la lunlumo sur la akvo estis aparte brila. Nia ĉegolfa domo estas for de urboj, do noktoj ĉe ni estas kutime tre mallumaj. Tamen tiun ĉi nokton, kiam ondoj rompiĝis kontraŭ la varfofostoj, mi povis vidi ĉiun guteron de akvo. Samtempe mi rimarkis ke la luno estas nur eta arko en ĉielo, do ne sufiĉe luma por klarigi la brilecon.

Mi malatente serĉis fonton de la lumo, sed ne trovis ion ajn aparte brilan, kiu povus klarigi la verdan lumon briletantan sub niaj piedoj. Kio okazis? Ŝajnis, ke la akvo mem ardas! Minuton post minuto, la verda ardo pli kaj pli brilis, sed nur ĉe la akvo moviĝanta. Baldaŭ la kresto de ĉiu ondeto flamis per verda inkandesko! Pro impulso, mi trempis la pinton de mia fiŝkano en la akvon kaj ĉirkaŭmovis ĝin. La pinto tuj flamis verde. Kio povus klarigi tian fenomenon?

[figure]
Mikroboj Noctiluca scintillans ĉe marbordo en Aŭstralio. Kiam perturbitaj, ili eligas lumon. Foto de Phil Hart.

Mi kaj mia edzino ĝuis la spektaklon dum longa tempo. Fine ni restariĝis kaj promenis reen laŭ la varfo al la bordo. Laŭvoje ni rimarkis, ke la naĝantaj fiŝoj flamas, kun vostoj brilantaj kiel kometoj en ĉielo. Tutaj gregoj de fiŝoj rapidis sub niaj piedoj kiel ondoj de verda flamo. Ĝi estis la plej mirinda afero, kiun mi iam vidis, kaj mi loĝis apud la golfo de Mobile preskaŭ mian tutan vivon. Nia 300-futa promeno laŭ la varfo daŭris unu horon.

La venontan tagon mi demandis pri la afero al sciencistoj ĉe la marlaboratorio Dauphin Island Sea Lab. Ili diris, ke mi observis maloftegan superkreskon de biolumineskaj mikroboj. Neniu scias, kial subite – kaj malofte – ili komencas ardi kiam perturbitaj. Oni diras ke tia evento okazas nur unu fojon en homa vivodaŭro, kaj tiu, kiu vidas ĝin, estas benita.

Mi havas kortuŝan kaj malgajan memoron pri la afero. Pro la malfrua horo (la unua aŭ dua matene) mi ne vekis miajn infanojn por ke ili povu vidi la aferon. Mi ĉiam bedaŭros tiun decidon, ĉar estas tre malverŝajne ke la fenomeno denove okazos dum iliaj vivoj. Mi povas nur esperi, ke ili iam vidos ion tiel belan kaj miraklan – ion, kio rememorigas ilin, ke ili devus foje malrapidiĝi kaj observi la miraklon de la naturo, kiu ĉirkaŭas ilin.