Presita el Usona Esperantisto № 2013:6

Ĉiam preta respondi interesajn demandojn!

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26
[figure]
Ĉu via lifta parolado pretas?

Usonaj entreprenistoj kaj manaĝeraj sciencistoj (iuj pridubas tiun ĉi lastan oksimoron) inventis la esprimon “lifta parolado” por priskribi “mallongan, zorgeme planitan, kaj bone provluditan priskribon de via kompanio, kiun via panjo povos kompreni dum la tempo bezonata por atingi la plej supran etaĝon lifte”.

Miasperte, plejparto el ni, esperantistoj, havas aŭ certas ke ili havas (eĉ se ili vere malhavas) taŭgan “liftan paroladon”. Ili pli-malpli certas, ke tute ne estas problemo priskribi la historion de Esperanto, ĝian nuntempan situacion, paroli pri la fundamento de la Esperanta gramatiko kaj vortfarado, kaj entute pri la enormaj avantaĝoj kiujn disponus la homaro se oni tutmonde kundecidus adopti Esperanton.

Nu, almenaŭ mi tiel opiniis pri mi mem ĝis antaŭnelonge, kiam vivcirkonstancoj atentigis min pri la graveco esti bone preparita por neatendita intervjuo, por improvizita prelego pri Esperanta lingvo, literaturo, historio, movado, ktp.

Jen la okazintaĵo: mia dudek-ses-jara filo invitis nin konatiĝi kun la familio de lia fianĉino. Tiucele ni ĉiuj kunveturis al Taos, Nov-Meksiko, hejmurbo de la juna ĉarmulino. La vizito estis ege agrabla, ŝiaj gepatroj kaj frato montriĝis gastamaj, komunikiĝemaj kaj alte edukitaj personoj, kiuj sufiĉe multe vojaĝis tra la mondo. Mi volontulis kuiri por ili tradician antaŭkristnaskan kuban manĝaĵon, kaj tiel estiĝis festeno. Ĉiuj manĝis abunde, laŭdis la insulan kuirarton (ĉu mi malmodeste aldonu la artiston?) kaj post deserto kaj kafo, vigla konversacio pli plej diversaj temoj okazis ĉe la tablo, ĝis subite la estonta bopatrino de mia filo demandis: “Ĉu vi povas iomete klarigi pri tiu afero de Esperanto? Mi aŭdis, ke temas pri lingvo, sed mi scias nenion pli.”

Malgraŭ tio, ke temas eble pri ofta kaj relative ordinara sperto, almenaŭ por tiuj el ni, kiuj de pli ol du jardekoj esperantumas, mi ĉiam tremetas/timetas, kiam mi ricevas tiun demandon rekte. Venas tuj en mian kapon plej diversaj aferoj kiuj sin interpuŝas kaj senkompate postulas plenan atenton: atenti ne diri tro multe, paroli nur mallonge kaj dum oni aŭskultas vin atente; estu entuziasma sed tute ne impresu zelote fervora; ĉu limigi la paroladon nur al la nunaj atingoj aŭ ĉu atentigi pri 130-jara historio; kaj kiel respondi la insidan demandon: sed ekzakte kiom da parolantoj?

Mi kalme ekparolis (plej malfacile estas ekpaŝi). La unua minuto, la “lifta parolado” estas la plej danĝera parto, ĉar la aŭskultado kaj sukceso de la cetero ĉiam dependas de la taŭgeco kaj kvalito de tiu unua minuto. Verŝajne mi sukcesis, ĉar miaj kunmanĝintoj faris plurajn demandojn, kiuj variis de la nuna situacio kaj disvastigo, tuŝis la kialojn labori por disvastigo de Esperanto ĝis la peto ke mi priskribu tute detale, kiel mi malkovris la lingvon kaj fariĝis esperantisto.

Karaj legantoj: Alvenas la fino de nova jaro kaj de nova jarkolekto de UE. Kune kun jarŝanĝiĝaj bondeziroj mi sendas al vi mian proponon pripensi kaj praktiki ĝis perfekteco vian “liftan paroladon”. Memoru, ke unu grava celo de nia movado ĉiam estis kaj restos, ke ĉiu minimume edukita homo sciu almenaŭ la bazajn faktojn pri nia mirinda kaj reviga projekto. Projekto por ŝanĝi la mondon al iu pli bona stato, ĉu ne?