Presita el Usona Esperantisto № 2013:3

Nenian ideon

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27

En Usono, se oni ne estas kvin minutojn frua, oni jam malfruas kvin minutojn. En Kameruno, se oni estas kvin minutojn malfrua, oni ankoraŭ fruas almenaŭ unu horon. Kameruno ja ruliĝas per “Afrika Tempo.” Horaroj estas malofte respektataj. Kiam komenciĝos kunveno? Oni hezitas konjekti. Ĉu la interurba aŭtobuso haltos unu fojon aŭ dudek? Oni neniam povas scii. Do, jen grava afero, kion mi eksciis frue ĉi tie:

Ĉiam alportu libron.

Mi enŝuiĝis por iri al la unua administra kunveno de la jaro ĉe mia lernejo. Malgraŭ tio, ke jam pasis tridek minutoj post la planita komenco-horo, mi sciis, ke mi estos ankoraŭ tro frua. Do mi kunportis libron de krucvortenigmoj kaj ekmarŝis supren al la kota monteto kie sidas la lernejo. Alveninte, mi sidiĝis en la malantaŭa flanko de la instruisto-salono kaj komencis atendadi.

Hm, hm, hm. Vespo traflugis la ĉambron.

Do, do, do, do, do … Ĝiba sekretario vagis tra la konstruaĵo sencele.

Sur la verando, la lernejestro kriis komike laŭte en sian poŝtelefonon. Studantoj en- kaj eliris, murmurante salutojn. Mi klakigis skribilon kaj eksolvis la unuan krucvortenigmon …

Finfine ĉiuj, kiuj estis alvenontaj, estis alvenintaj. La lernejestro stariĝis. Lia surtuto estis iom tro granda, kaj la manikoj pendis ĝis liaj fingroartikoj, donante al li aspekton de granda bebo en kostumo. Li gestis, por ke la bruo ĉesu. “Bonvenon al ĉiuj”, li elgorĝigis tra premitaj dentoj. “Mi tre ĝojas revidi viajn brilajn vizaĝojn denove dum ni komencas la novan lernojaron ĉe Registara Gimnazio de Ewoh. Mi esperas, ke viaj ferioj estis tute kiel lito de rozoj.”

Mi levis mian rigardon supren de mia enigmo kaj frandis la kuriozan esprimon.

“Pro tio, ke ni havas kelkajn novajn kolegojn ĉi-jare, mi volus, ke ĉiuj sin prezentu.” Li diris sian nomon kaj daŭrigis: “Mi estas la lernejestro de la Registara Gimnazio de Ewoh, kaj la pordo estas fermita.”

Sekve la vicestro stariĝis kaj sin prezentis: “Mi ’stas l’ vicestro, mi’ pordo ’stas ankaŭ fermita.” Liaj lipoj dishakis la vortojn en preskaŭ nerekoneblajn pecojn. Li havis seriozan vizaĝon kaj okulojn kiuj ŝajnis kredi eĉ ne unu vorton, kiun oni diras.

Tiamaniere daŭris la prezentado. Unu instruistino, kaprobarba kaj ĉevaldenta, havis malfermitan pordon. Alia instruisto, kromnomita “s-ro ‘Senprobleme’”, havis antaŭan pordon fermitan, sed malantaŭan larĝe malfermitan. Unuope la instruistoj malkovris siajn nomojn kaj pordajn aranĝojn.

Pasintjare, je mia vico, mi leviĝis kaj anoncis, “Mia nomo estas Joshua, mi estas ano de la Usona Pac-Korpuso, kaj mi scias nenion pri miaj pordoj.”

Ĉiuj ekridis.

La lernejestro plektis siajn fingrojn, klinetis sian kapon petoleme, kaj demandis, “Nu, ĉu vi jam edziĝis?”

“Ne”, mi respondis.

“Do, s-ro Morris havas pordon malfermitan!”

Mi memoras tiun momenton kiel etan “mi ne plu estas en Kansas”-momenton: Dekomence miaj kolegoj deklaris siajn amrilatajn situaciojn kaj ĉu ili volonte adultus. Sed ĉi-jare, mi eĉ ne palpebrumis pro tio. Mi leviĝis kaj diris, “Mi nomiĝas Joshua, mi estas ano de la Usona Pac-Korpuso, kaj mia pordo ankoraŭ restas malfermita.” Tiam mi residiĝis kaj reinteresiĝis pri mia krucvortenigmo.

La enigmo estis malbona – tia speco kun indiketoj aŭ tro svagaj aŭ tro evidentaj. N-ro 12 vertikale: “Loĝanto de Kanado.” Kanadano. N-ro 31 horizontale: “Birdo.” Sep literoj. Hm … Nenian ideon.

Mi duone aŭskultis la estron sciigi nin pri la rezultoj pasintjaraj: “52 elcentoj de niaj ekzamenokandidatoj sukcesis diplomiĝi”, li diris. “Do, mi gratulas vin pro via vigla laboro.”

Eble oni sin demandus, ĉu vere indas gratuli pro tia rezulto. Kaj antaŭ dudek monatoj, ankaŭ mi simile demandus. Sukceso de 52 elcentoj estas alivorte malsukceso de 48 elcentoj, kaj laŭ usonaj normoj, oni hontus pri tio. Sed Kameruno ne estas Usono, kaj usonaj normaj ne normas kamerune. Fakte, nia lernejeto havis la plej bonan sukceso-rangon en la distrikto. Mi donis etan aprezan kapjeson.

N-ro 52 horizontale: “Heleno de __.” Trojo.

Estas mirige, mi pensis, al kio oni povas alkutimiĝi.

N-ro 48 vertikale: “Poeto de ampoemoj.” Kvin literoj, komenciĝas per “O” … Nenian ideon

Antaŭ dudek monatoj mi eble ne kredus, ke kiam iu diros al mi “Ŭaŭ! Vi aspektas tre korpulenta!”, mi respondos “Dankon”. Mi eble ne kredus, ke la unua frazo el mia buŝo post mortigo de serpento estos, “Ĉu ĝi sufiĉe grandas por manĝi?” Sendube mi ne plu estas la sama viro kiu mi estis, kiam mi foriris. Ĉu pli bona? Ĉu malpli bona? Pli bone ne demandi.

Mi levis la kapon. La lernejestro estis finanta ŝercon pri inaj generiloj: “Do mi mansignis al ŝi kaj kriis ‘Tiel larĝa!’”

S-ro Senprobleme ridis kaj kriis “Senprobleme!”

Mi ridegis.

Sekve la estro falis en diskuton pri respondecaj labor-principoj. Li memorigis nin, ke ni instruistoj devas veni al la lernejo ĉiun semajnon, por vere instrui.

N-ro 4 horizontale: “Afrika Antilopo.” Gnuo.

Kaj kiam ni estas ĉe lernejo, ne ĝustas sidi en la instruisto-salono kaj devigi la klasestron kopii niajn prelegojn sur la nigran tabulon.

N-ro 10 vertikale: “Ĉefurbo de Ligurujo.” Nenian ideon

Li plendis pri praaj ŝuldoj al la Instruista Socia Komitato (ŝajnis ke iu sinjorino ne pagis al la Komitato por la monato de Aprilo, 2008).

Post tiom da similaj evidentaĵoj kaj neniaĵoj, mi enuegis kaj tre sopiris “punkton dek unu.” Punkto Dek Unu estas la sola bona parto de kameruna kunveno. Ĝi konsistas el grandaj teleroj de manĝaĵo kaj grandaj boteloj de bieroj.

“Kaj fine, la administrantaro volus memorigi vin, ke ni ĉiuj devas konsili al la studentinoj ne amori por mono, ĉar tio estas prostituado. Nu! Laŭ la aspektoj de viaj vizaĝoj, kiuj ne plu tiom brilas, kiom je la komenco, mi opinias, ke ni devas fermi nian kunvenon.”

Mia koro saltis espere. Jen punkto dek unu! Jen la fino!

“S-ro G., mi vin petas, gvidu nin en preĝo.”

Mi senespere suspiris. S-ro G. konsideras sin kiel pastoron, do liaj preĝoj ĉiam longdaŭras.

“Ni ĉiuj stariĝu”, li petis.

Mi kontraŭvole demetis miajn enigmojn.

“Nia Patro, Vi estas la Alfa kaj Omega, la Komenco kaj la Fino, la Antikvo de Tagoj, Vi estas bona, Vi estas amo. Jehovo, ni gloras Vian fortan nomon. Estas dirite, ke kie ajn du homoj kunvenas en Via nomo, tie Vi ĉeestos, do ni scias, ke Vi estas inter ni hodiaŭ dum ni fermas la unuan kunvenon de la lernojaro. Ni petas, benu nian tempon, benu nian diskutadon, benu la manĝon kaj la manojn, kiuj ĝin preparis, ni petas per la fortega nomo de Jesuo!”

“Amen!” ĉiuj ekkriis.

“Patro”, li rekomencis, “nia fido povas transloki montojn. Ni fidas do, ke la jaro bone disvolviĝos, ni fidas, ke ni instruos tiel, kiel la studantoj komprenos, ni fidas, ke ĉio, kion ni entreprenos ĉiam sukcesegos! Sinjoro, sukceso estu nia porcio! Ni fidas tion ĉi en la fortega nomo de Jesuo!”

“Amen!” ĉiuj ekkriis.

“Dio mia …” mi murmuris subvoĉe.

“Patro”, li re-rekomencis, “ni preĝas, ke la okuloj de la blinduloj malfermiĝu, ke la oreloj de la surduloj ekaŭdu, ke la membroj de la lamuloj refortiĝu, en la fortega nomo de Jesuo!”

“Amen!” ĉiuj ekkriis.

ke la pulmoj de la babilemuloj malpleniĝu! mi pensis.

“Ĉiela Patro”, li re-re-rekomencis, “Vi estas tiom bonega. Vi scias ĉion. Al Vi nenio maleblas. Antaŭ Vi ĉiu homo sin klinas. Ĉiu lango konfesas, ke Vi estas la Sinjoro de sinjoroj. Ni tre dankemas pro via kompatemo, pro via graco. Ni dankas vin per la fortega nomo de Jesuo!”

“Amen!” ĉiuj ekkriis.

Bah! mia menso kolerbolis, mi dankemus, nur se ni komencus per punkto dek unu. Tiel mi jam estus iom ebri… Ah!

Ĉi-foje s-ro G. ne rekomencis sian kriadon. Mi viŝis la grimacon de sur mia vizaĝo kaj rimarkis ke la prezidanto de la socia komitato iras alporti la refreŝigaĵojn.

Li baldaŭ revenis kun granda skatolo da diversspecaj kamerunaj bieroj. La plejparto de kamerunaj bieroj estas krudaj kaj ne tre bongustaj, sed normala botelo estas duoble pli granda ol usona botelo kaj kvinone malpli kosta. Mi elektis specon Castel, “La Reĝino de Bieroj.”

“Ĉu mi devas malfermi ĝin nun?” demandis la prezidanto.

“Mi petas, en la fortega nomo de Jesuo!”

La botelo malfermiĝis kun leĝera pŝt. Mi fermis la enigmolibron. Dank’ al dio, la fino de la kunveno, mi pensis. Kaj preskaŭ la fino de mia deĵoro. En kvin monatoj ĝi finiĝos. Ŭaŭ. Kion mi faros kiam mi estos denove hejme? Mi prenis longan gluton de la biero … Nenian ideon.