Presita el Usona Esperantisto № 2013:3

Por ĝui universalan lingvon en la estonteco, ni devas certigi, ke ni havos komunan planedon

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27

Ĉu esperantistoj (fakte, ĉu iuj ajn homoj) povas resti neŭtralaj rilate la detruadon de la natura medio?

Ni, esperantistoj, kuraĝe kaj fiere partoprenas la neŭtralan movadon dum pli ol jarcento. La ideo, ke la esperanta movado restu neŭtrala rilate aferojn politikajn kaj soci-ekonomiajn estis ambaŭ necesa kaj utila dum la pasintaj 125 jaroj. Ĝi permesis daŭrigi la agadon cele al kunkreado kaj disvastigo de tiu ĉi mirinda komunikilo, en landoj kaj mondregionoj sub la plej diversaj socipolitikaj sistemoj.

Tiu neŭtraleco estas forte enradikiĝinta en niaj bazaj dokumentoj. En la statuto de UEA (Artikolo 5):

UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.

La statuto de nia landa asocio fidele fiksas similan precepton. El la antaŭparolo: “La Asocio estas kaj restos porĉiam neŭtrala rilate religion, politikon kaj soci-ekonomian teorion.”

Kompreneble tra la historio estiĝis konfliktoj kaj internaj bataloj, ĉar ne sufiĉas formuli la ideon, oni devis interpreti kaj apliki ĝin en plej diversaj cirkonstancoj. Ankaŭ okazis, ke sufiĉe forta kaj granda grupo de esperantistoj decidis, ke ili ne povis funkcii efike kaj inspirite kadre de la supre detaligita neŭtraleco, kaj tiel estiĝis la laborista esperanto-movado kaj ties ĉefa organizaĵo SAT. Sed en la nuna jarcento, specife post la fino de la malvarma milito kaj la falo de la berlina muro, en mondo iom malpli dispolarigita, indas de tempo al tempo reekzameni la bazajn ideojn de nia neŭtraleco, speciale kontraŭ la fono de la novaj realoj kiuj estiĝis, preskaŭ neantaŭvideble.

Antaŭnelonge mi spektis usonan dokumentan filmon. La filmo detale priskribas la vivon de usona studento dum la lastaj kvin jaroj. Tiu junulo elektis la vojon de pacama civila malobeado por defii la tutan juran sistemon de nia lando kaj per tiu ago, sukcesis malhelpi la privatigon de grandaj publikaj terpecoj kie la aĉetuntoj volis esplori kaj trabori la grundon por elfosi petrolon. Malgraŭ tio, ke posta esploro fare de la registaraj instancoj deklaris la teraŭkcion kontraŭleĝa — ĉar mankis ĝisdetala analizo de ĝiaj konsekvencoj por la naturmedio — la sama registaro tamen daŭre akuzis la junulon pri ĝenado de la vendoprocezo kaj mensogado al la registaraj instancoj. Ĵurio trovis lin kulpa kaj li pasigis dudek unu monatojn en federacia malliberejo.

Li elkarceriĝis antaŭ kelkaj monatoj. Inter lia ago kaj la momento kiam li estis malliberigita, tiu junulo trakrozis la tutan landon plurfoje, klopodante klarigi ke lia “kontraŭleĝa ago” havis la celon protekti tiun belegan landon por la estontaj generacioj, ĉar li multe timis, ke daŭra ekspluatado de fosiliaj brulaĵoj troveblaj sub tiuj montoj kaj valoj daŭre kondukos al pliigo de la koncentriteco de karbona dioksido en la atmosfero kaj al neinversigebla ŝanĝiĝo de la vetero en nia planedo.

Tiu katastrofo, kiun multaj sciencistoj jam opinias neevitebla, kondukus nin al planedo tiom mizera, ke la ideo de internacia komunikilo, homaj interrilatoj kaj kunfratiga paco estos tute fremdaj sur ĝi. Spektinte la filmon, mi cerbumis: ĉu la movado celanta al protektado de la planedo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo kaj ĝiaj konsekvencoj povas iel esti ligita kun la celoj de esperantismo kaj la klopodoj de la esperanto-movado cele al pli justa monda komunika ordo?

En la filmo oni ofte mencias kaj intervjuas scienciston apartenantan al la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo. Tiu organizaĵo ricevis la Nobel-pacpremion en 2007 kundividitan kun la usona eks-vicprezidento Al Gore. Kiel evidentas el la nomo de la organizaĵo, temas pri afero inter la registaroj, kaj ĝi okazas en pluraj lingvoj: angla, franca, ĉina, rusa, araba kaj hispana. Sed se la komuna strebado cele al haltigo kaj inversigo de la klimataj ŝanĝoj restos nur ĉe la nivelo de registaroj, ni, la teranoj, ne havas esperon pri estonteco. Kaj interalie, ni povas de nun forgesi pri internacia lingvo, ĉar ne estos komuna planedo loĝebla por uzi kaj ĝui. La movado celanta klimatan justecon devas esti movado de la individuaj unuopuloj en ĉiuj landoj de la mondo.

Tial oni povas facile trovi rektan konekton inter la celoj de esperantistoj kaj la celoj de la movado por klimata justeco. Ni povas provizi alternativan vojon por komunikiĝo inter ĉiuj homoj kiuj interesiĝas pri vivipova estonteco por la planedo Tero. Ĉu temas nur pri “faka agado”? Ne, tiu ĉi problemo tuŝas ĉiujn fakojn kaj tavolojn de la socio. Ĉu temas pri politika aŭ soci-ekonomia afero? Ne. Senrigarde de via politika vidpunkto kaj de via ekonomia aŭ socia pensmaniero, vi estos same tuŝita de la aliigo de la klimato sur la planedo. Temas pri vere “neŭtrala kaj internacia fenomeno”.

Oni ankaŭ povus sin demandi, kial nun, kial ni ne engaĝiĝis antaŭe? Mi povus respondi, ĉar nur lastatempe akumuliĝis sufiĉe da scienca evidenteco pri la pritraktataj problemoj, ĝi estas vera problemo de la nuntempo, kiu tute ne ekzistis, aŭ estis sufiĉe malgrava, en pasintaj tempoj.

Adaptiĝi aŭ perei – ĉu nur tiujn eblecojn ni havas? Mi celas pensigi la legantojn pri tiu ĉi problemo. Mi ne intencas starigi tujan statutan ŝanĝon por ke ni fariĝu parto de “Pacama Leviĝo” (organizaĵo pritraktita en la filmo, kiu estiĝis por laborado cele al klimata justeco). Mi nur celas iom maltrankviligi vin kaj pensigi vin: Kiel Esperanto povas kontribui al kunlaborado internacia sur tiu ĉi kampo, kiu evidente fariĝas strebo por nia pluvivado sur la bela blu-verda planedo Tero?

Venontan monaton ni kongresos unue en Raleigh, Norda Karolino por la Landa Kongreso (5-8 Julio) kaj poste en Rejkjaviko, Islando por la 98-a Universala Kongreso (20-27 Julio). Eble vi pretas enketi inter viaj samkongresanoj: “Kion vi pensas pri la uzo kaj valoro de Esperanto en la monda movado celanta la protektadon de la natura medio, la plivastigon de nepoluaj energifontoj, la certigon, ke ni kaj niaj idoj havos planedon en la estonteco por uzi internacian lingvon en homfratiga komunikado?” Ĝis!