Presita el Usona Esperantisto № 2013:3

Forpasis Gertrude Novak

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27
[figure]
Gertrude Novak

D-ino Gertrude Novak, naskita en 1920, forpasis en Ĉikago la 21-an de Majo 2013. Ŝi estis medicina patologo kiu edukis plurajn generaciojn de kuracistoj. Dum multaj jaroj ŝi laboris ĉe la universitato Rush Medical University kaj laste en la hospitalo Stroger en Ĉikago. Ŝi estis senlaca volontulo kiu aktivis en multaj kampoj. Kiel flua esperantistino ŝi vigle agadis en la movado. Ŝi vojaĝis tutmonde por amikiĝi kun ĉiuj, i.a. en Afriko kaj Sudameriko. Ŝi estis plurjara Delegito de UEA kaj Prezidantino (1994-1996) kaj Sekretario (2006-2013) de la Esperanto-Societo de Ĉikago.