Presita el Usona Esperantisto № 2013:3

Forpasis David Richardson

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27
[figure]
David Richardson

David Richardson, naskita en 1926, forpasis la 10-an de Decembro, 2012 en Vaŝingtonio. Inter liaj diversaj kaj buntaj karieroj li estis inĝeniero, radioanoncisto, diskestro, pionira televidisto, soldato en la dua mondmilito, lingvisto, kaj verkisto. Li iam estis prezidanto de Esperanto-USA, kaj li aŭtoris la lernolibron por anglalingvanoj Esperanto: Learning and Using the International Language. Plej lastatempe li tradukis la faman Rubaját de Omar Kajjám kaj verkis anglalingvan biografion pri Richard Geoghegan, la viro kiu enkondukis Esperanton en Nordamerikon. (Legu lian lastatempan artikolon pri Geoghegan en n-ro 2010:3.)

Same kiel ĝi jam faris por multaj aliaj usonanoj, la lernolibro de David Richardson ludis fundamentan rolon por mi kiam mi komencis studi Esperanton. —Red.