Presita el Usona Esperantisto № 2013:1

Spot It! – simpla kartludo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28
[figure]
En Spot It!, ĉiuj du kartoj havas precize unu bildon komunan.

Spot It! (ankaŭ aperanta sub la titolo Dobble) estas rapida, amuza kartludo kun tre simplaj reguloj. Ĝi do bonas por esperantaj renkontiĝoj.

La ludo konsistas el 55 cirklaj kartoj en sufiĉe fortika ronda metala skatolo, do ĝi estas facile portebla por vojaĝoj. Ĝin aŭtoris Denis Blanchot. Origine eldonis ĝin la franca eldonejo Asmodee, sed ĝi jam aperis en multaj landoj en diverslingvaj eldonoj.

Ĉiu cirkla karto havas ok bildetojn – ekz. suno, luno, hundo, fulmo, drako, ktp. La kartaro havas interesan matematikan econ: por ĉiu paro da kartoj, ekzistas precize unu komuna bildo sur ambaŭ kartoj. La bildoj ĉiam aspektas same laŭ formo kaj koloro, sed ne nepre laŭ grandeco! La ludado temas pri rapida, realtempa rekonado de la komuna bildo sur paroj da kartoj. Efektive la ludo enhavas regulojn por kvin malsamaj ludoj, sed ĉiuj baziĝas sur tiu sama principo: profitas tiu, kiu unue vidas komunan simbolon.

En la komenca versio, ĉiu havas propran stakon de kartoj, kaj estas stako en la mezo. Ĉiuj ludantoj realtempe trovas komunan bildon sur la propra karto kaj la centra karto kaj, trovinte, rapide metas la propran karton sur la mezan stakon – tiel ke la propra stako kaj la meza stako nun montras novajn kartojn. La celo estas plej rapide forigi ĉiujn kartojn al la mezo. Do oni devas rapide serĉi kaj rekoni kaj elparoli, kaj la ludo ne plaĉos al tiuj, kiuj ne ŝatas tiajn realtempajn rapidajn ludojn.

La ludo utilas por lingvolernantoj; plejparte la bildoj montras sufiĉe ĉiutagajn aĵojn, kiujn komencanto aŭ progresanto devas lerni. Ofte pli ol unu priskribo tute validas kaj venas nature al la kapo. Ekzemple, priskribo de unu bildo povas esti “ruĝa folio” aŭ “acero” aŭ “acera folio” aŭ “kanada folio”; por alia, konvenas “ŝako” aŭ “ŝakpeco” aŭ “ĉevalo”. Do estas bone, se oni povas elturniĝi kaj improvizi se iu vorto malaperas de la cerbo – ĉiam eblas iel koncize priskribi la bildon.

Kompreneble tia ludo utilas por lernantoj de ĉiu ajn lingvo. Mi ankaŭ ludis ĝin angle kiel angla instruisto kaj pole kiel pola lernanto. Ankaŭ tute eblas ludi ĝin plurlingve – ĉiu ludanto simple eldiru la bildon en kiu ajn lingvo venas plej konvene al ŝ/lia kapo. (Vere eĉ ne necesas, ke ekzistu komuna lingvo inter ĉiuj ludantoj.)

Miasperte, la ludo tre konvenas dum paŭzoj inter programeroj en Esperantaj aranĝoj, ĉar oni povas rapide facile klarigi la regulojn kaj same rapide ludi: partio finiĝas en malmultaj minutoj. Kutime homoj petas ludi denove, do ni ludas kelkajn fojojn en serio.

Mi trovis, ke la ludo ankaŭ instigas diskuton inter matematikemuloj, ĉar la interesa matematika strukturo de la kartaro (ĉiu paro havas precize unu komunan bildon) vekas scivolon pri kiel oni garantias tiun econ, kaj kiom da malsamaj bildoj sume necesas por ke kartoj kun ok simboloj havu tiun econ, ktp.

Unu ĝeneta afero estas, ke efektive eblas krei 57 kartojn kun ok simboloj kaj tiu eco, sed pro amasproduktaj kialoj, estas pli ekonomie presi kartojn 55-ope, do mankas du kartoj el la “kompleta” teoria aro. Sed tio ne havas praktikan efikon sur la ludado, do estas nur interesaĵo por la matematikemuloj!

Al homoj, kiuj ĝuas rapidajn realtempajn ludojn kaj ŝatas havi ion etan kaj simplan por porti dum Esperantaj aranĝoj kaj aliloke, mi rekomendas la kartludon Spot It!

Eldonejo: Asmodee. Pliaj informoj estas haveblaj ĉe BoardGameGeek.