Presita el Usona Esperantisto № 2013:1

La kialo estas

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28

Jen la sola verko de usona poeto kiu aperas en la fama Esperanta Antologio redaktita de William Auld. La poemon verkis Doris Vallon-Wheeler, kies memoron ni honoras en artikolo ĉi-numere. Vidu la artikolon por pli da informo pri la tragedia evento, kiu inspiris la poemon.

Honore al D. E. Parrish, ĉefdelegito de Usono, kiu estis mortigita per pafilo de freneza nigrulino …

KIAL?
    Jes, demandu kial!
Kial
    iu dolĉa, kara, ege profunda
    humila sindona samideano
        devis morti tiamaniere … murde?

Demandu kial …
    redemandu kial

En la demando
     estas la respondo
En la demandvorto
     estas la respondvorto

Jes … en Esperanto
     Kial enhavas la vorton i a l
         ial estas parto de kial

Ial …
     ial iu, kiu kredis
         ke homoj povas ami
         unu la alian

     iu kiu kredis
         ke la barieroj povos fali

     iu kiu kredis
         ke ni ĉiuj estas anoj de
         unu granda rondo familia

     iu kiu vivis fratece
         ĉi tiu frato mortis
         terure en la nuno …

Ial …
     ial tiu frato estis blanka
     ial tiu frato estis proksima
     ial tiu frato estis tie

Ial …
     ial tiu frato mortis
         ĉar li vivis en ne ekster la
     centro de la nuno

Ial …
     ial ni malamas la alian
     ial ni tranĉas for
         niajn homarajn ligilojn
     ial ni rigardas nur
         niajn haŭtojn … niajn eksteraĵojn
     ial ni batalas
         fratoj kontraŭ fratoj

Konstante frapas
     la ialoj
Konstante frapas
     la humiligoj
Konstante frapas
     la malhonorigoj
Konstante frapas
     la malnobligoj
Konstante frapas
     la malestimigoj

     persiste
         obstine
             ade

Ĉiuj rigardas ĉiujn
     multaj rigardas nur
         ekstere
     multaj rigardas suspekteme
     multaj rigardas timeme
     multaj rigardas haŭtnivele

Ial …
     jes, la kialo estas!
Kiu aŭ Kial?
Multaj demandos kiu
     Kiu ĝin faris
             kiu … kiu?

Ĉu eble pli multaj
     demandos kial?

Mi esperas …

Kial?

Ĉu eble lia kulpo
     estis lia blankeco?

Ĉu? kaj nia blankeco

Sed …
     Sed … vi diras …

Mi ne povas regi mian haŭtkoloron

Mi neniam dolorigis
     eĉ unu personon pro lia haŭtkoloro

Kaj plue vi plendas
     Mi ne parolas kontraŭ ili
     mi ne batalas kontraŭ ili
     mi ne staras kontraŭ ili
         mi amas ilin
         mi ŝatas ilin

ILI?
     Ĉiam ili devas esti ili
     Ĉiam ili devas esti “tiuj aliaj”

     Ĉar ili estas nigraj

     Ĉu vi nun povas demandi kial?
     Ĉu vi nun povas ne demandi kial?

Iel …
     iel li sin demandis kial
     iel li suferis kun siaj Nigraj fratoj
     iel li sentis kunecon kun
         siaj Nigraj fratoj

Kial?
     Ni devas kompreni
     Ni devas scii
     Ni devas konfesi

         ke la kialo estas
         ke ni apartigas nin
             unu de alia
                 kolore

             kolore kolere!