Presita el Usona Esperantisto № 2012:6

La konkretaj avantaĝoj de internacia komunikilo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28

Post ununumera paŭzo, mi sidas denove kaj entajpas mian “homilion” (kiel afable-mokete baptis ilin kara amiko kaj fidela leganto A.S.). Kompreneble, ĉar mi verkas tiujn ĉi liniojn fine de Decembro, mi tute ne povas eviti la naturan emon retrorigardi al la pasintaj dek du monatoj por iel taksi la atingojn kaj mistrafojn, kaj samtempe plani kaj revi por nova ciklo ĉirkaŭsuna tuj komenciĝonta post deko da tagoj.

La jaro 2012, laŭ prognozo de kelkaj la jaro de la fino de ĉio, estis bona jaro por la agado de esperantistoj tutmonde, kaj ankaŭ en nia lando. Sukcesaj landa kaj universala kongreso, daŭrigo de la instrua kaj eldona agado, plifortikiĝo de la reta kaj socikomunikila ĉeesto de Esperanto …. Tamen, ni ĉiam sopiru “pli alten, pli rapide, pli forte …”

Historie, ni esperantistoj ĉiam emis serioze konsideri, abunde pridiskuti kaj priverki la filozofiajn demandojn: ĉu la mondo bezonas Esperanton? Ĉu la mondo estas preta por ĝi? Per jesa respondo por la unua kaj nea por la dua ni ĉiam pravigis nian suspektatan mankon de progreso kaj la ĝeneralan frustiĝon de “poetoj sen popolo …”

Sed eblas revortumi tiujn demandojn tute alimaniere: kiel ni, la opaj individuoj, kiuj konsistigas la Esperantan popolon, povas utiligi la lingvon por satigi niajn bazajn homajn bezonojn ĉiutagajn? La bezono je amikeco, je interŝanĝo de ideoj, la bezono je kunlaboro cele al atingoj de celoj tro grandaj aŭ tro malfacilaj por la fortoj de izoluloj …. Ĉu la mondo povos rimarki, ke ni posedas helpilon kiu plifaciligus kaj pliriĉigus la vivon de tiuj, kiuj mem decidas alproprigi al si tian helpilon?

Ĉi matene, mi havis longan paroladon kun junulo, iam antaŭe studento en mia lernejo, kiu planas vojaĝi al Kubo kaj pasigi tie plurajn monatojn. Li volas studi surloke la atingojn de la kubanoj rilate al konservado de naturaj rimedoj, daŭripova terkulturado kaj produktado de nutraĵoj sen aĉaj kemiaĵoj. Bone, laŭdinda celo, sed mi demandis, ĉu li scipovas la hispanan lingvon? Nur balbute, tre malmulte ĝin komprenas. Sen komuna lingvo, ĉio estos ege malfacila por tiu juna usona sciencisto, ĉar li planas loĝi ekster la turismejoj, kie ĉiuj parolas la anglan, li emas al kontakto kun la kamparanoj kaj terkulturistoj, ne kun la edukitaj intelektaj elitoj de la urbegoj. Do, jen granda tempoinvesto kadre de lia restado en la insulo, lernado de la hispana ….

Mi cerbumis, kiom pli facile estus, se li scipovus Esperanton. Kiom da kontaktoj tra la tuta lando mi povus provizi al li, de homoj kiuj laboras en ĉiuspecaj produktejoj, de homoj kiuj fratece gastigos lin, nutros lin kaj dividos kun li la plej valoran trezoron troveblan tie, la varman koron de la popolanoj. Eble mi sugestos al li, antaŭ ol vojaĝi, pasigi monaton lernante la internacian lingvon. Eble mi konvinkos lin se mi nur rakontas, kiom riĉega kaj malsimila estis mia vivosperto kiel studento en Japanujo, kie mi kunvojaĝis kun grupo de usonanoj kiuj ĉiutage miris, kiom multe mi ĝuis kaj profitis la kontakton kun tiuj “specialaj japanoj” kiuj malfermis por mi siajn domojn, kaj permesis al mi trabori la izolitecon de ĉiuj eksterlandanoj kiuj tie aventure kuraĝas elpaŝi el la turismaj cirkloj. Nu, eble ….

Estimataj: eble ni devos pli aktive en la venonta 2013 diskonigi al niaj apuduloj la avantaĝojn kiujn ni ĝuis dum longa tempo, ne tiom zorgi pri la grandaj filozofiaj problemoj de preteco kaj taŭgeco kaj anstataŭe prizorgi la etajn problemojn rilatajn al kreado de pli bona monda socio, po unu homo en ĉiu paŝo. Ek!