Presita el Usona Esperantisto № 2012:6

Sanktaluisanoj festas Z-tagon per donaco

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28

Sankta-Luiso, Misurio – La ĉiujara Zamenhofa Bankedo de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso okazis la 9-an de Decembro. Partoprenis Duncan Charters, Peggy Dolter, Audrey Glossop, Ron Glossop, Jerry Johnson, kaj Jeff Wilson. Post la manĝo ni kantis Esperantajn kantojn kun la melodioj de la sezono. Ni decidis kontribui $100 al la UEA-Fondaĵo por Afriko.