Presita el Usona Esperantisto № 2012:4

Venas bulteno pli facile dividebla en sociaj retoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Dum la pasinta jaro okazis diskuto en tiuj ĉi paĝoj pri la estonteco de la bulteno, surbaze de propono de la prezidanto en n-ro 2011:5. Li volis ke Usona Esperantisto fariĝu ĉefe elektronika gazeto, pli facile legebla en la Tut-Tera Teksaĵo.

Konfese, la ideo ne unue ŝajnis al mi facile efektigebla. Komposti TTT-dokumenton ege malsimilas al kutima (papera) kompostlaboro; por krei ambaŭ versiojn oni devas fari la saman tempo-raban laboron dufoje. Tial ni nun eldonas la bultenon per PDF-dosiero, kiu konvenas ne nur por presado, sed ankaŭ en diversaj komputiloj – inkluzive de la lastatempe furoraj “poŝlegiloj”. Tamen PDF ne multe oportunas en la mondo de sociaj retejoj (ekz. Facebook, Google+, Reddit, ktp.) kie pli kaj pli multaj esperantistoj (kaj eventualaj novaj membroj de E-USA) estas aktivaj. Dum la pasintaj monatoj mi multe cerbumis pri la prezidanta propono, esplorante diversajn eblojn. Ĉu eblas krei ĉefe retpaĝan gazeton el kiu mi povus havigi sufiĉe belan presitan version – sen tute refari la saman, malfacilan kompostlaboron? Ĝis lastatempe, la respondo restis “ne”.

Tamen danke al la plej nova versio de la reta marklingvo HTML – kiun nun subtenas preskaŭ ĉiuj TTT-legiloj – eblas fari multe pli detalan kompostadon ol antaŭe. Kun iom da zorgo, eblas per ĝi krei retpaĝojn kiuj, kiam presitaj, pli-malpli kaptas la grafikajn trajtojn de nia papera bulteno. La presita rezulto ne estas tute samaspekta kiel la nuna bulteno, tamen ĝi espereble ne tro ĝenos tiujn legantojn, kiuj preferas paperon.

Do … baldaŭ komenciĝos nova eldona eksperimento! Ekde la venonta numero 2012:5 (sep–okt) nia bulteno aperos TTT-e ĉe la retejo esperanto-usa.org, kie membroj povos legi la plej freŝajn artikolojn tuj kiam ili aperas – eĉ antaŭ la oficiala eldondato! Legantoj kiuj preferas paperon daŭre ricevos paperan bultenon, same kiel nun. Nenio vere ŝanĝiĝos pri la papera versio krom la formato: anstataŭ la ĝisnunan kajeron de grandeco “A5”, oni ricevos faskon da folioj de grandeco “Letter”.

Same kiel nun, nur membroj rajtos tralegi la plej freŝan numeron. Kiam oni vizitos TTT-paĝon de la plej freŝa numero, la retejo petos retpoŝtadreson kaj poŝtkodon por konfirmi membrecon. (Necesas entajpi tiun informon nur unufoje, kaj poste via TTT-legilo faros ĝin por vi tute aŭtomate.) Kompreneble, ĉiuj numeroj krom la plej freŝa restos legeblaj por ĉiuj – ĉu membroj aŭ ne.

Por faciligi disdividon de artikoloj, nia retejo permesos aliron al la plej freŝaj artikoloj eĉ por nemembroj, kondiĉe ke ili atingas la artikolojn per ligiloj afiŝitaj en sociaj retoj. Ekzemple: se vi, kiel membro, volas dividi novan artikolon kun viaj amikoj en Facebook, vi simple afiŝu ligilon tie al la artikolo. Nemembroj kiuj sekvos la ligilon povos legi la artikolon; ili tamen ricevos ankaŭ etan “reklamon” ĉekape de la paĝo por memorigi ilin, ke Esperanto-USA bezonas ilian subtenon!

Baldaŭ mi aldonos novajn kapablojn: serĉilon, indeksojn, afiŝbutonojn, ktp. Mi ankaŭ volas ampleksigi la retejon per aldono de vere malnovaj numeroj – ĉiuj numeroj ekde la fondiĝo de ELNA, se eble. Por realigi tiun celon, tamen, mi bezonas vian helpon. Danke al niaj sindonaj membroj Ellen Eddy kaj Mary Hammersmith, mi jam enskanis multajn malnovajn numerojn, tamen ankoraŭ restas grandaj breĉoj. Se vi havas propran arĥivon kiun vi volus oferi al skanado (mi ne povos resendi numerojn, bedaŭrinde), bonvolu kontakti min. Iam mi bezonos ankaŭ volontulojn por provlegi enskanitajn tekstojn kaj elsarki erarojn. Pli pri tio en venonta artikolo!