Presita el Usona Esperantisto № 2012:3

Papero ankoraŭ gravas

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Mi estas maljuna kaj malrapida – por ĉiam kondamnita esti komencanto. Ankaŭ mia komputilo estas maljuna kaj malrapida. Ĝi funkcias per vaporo kaj bezonas pli ol naŭdek minutojn por elŝuti eĉ malgrandan PDF-dosieron. Mi deziras pli novan komputilon – prefere dizelan – sed mi ne havas sufiĉe da mono. (Enspezo fiksita, vi komprenas. Mi ankaŭ havas nek velboaton nek Kindle-on kaj ne vojaĝas per flugiloj).

Klare, la propono de la prezidanto – ke UE fariĝu preskaŭ ekskluzive reta eldonaĵo (de la prezidanto, 2011:5) – ne plaĉegis al mi. Kiam mi lernis la anglan, mi estis instruita per “diagramado de frazoj”. Mi ankoraŭ uzas tion dum mi klopodas lerni Esperanton.

Por ke mi faru tion, necesas ke mi rajdu sur mulo en urbeton kaj uzu elektran komputilon ĉe la biblioteko por elŝuti kaj printi artikolojn. Nun, mia mulo estas ankaŭ maljuna kaj malrapida – sed certe vi komprenas ….

La prezidanto respondas:

Ho, ve! Mi ja komprenas vian situacion. Kaj por vi kaj por aliaj membroj en similaj situacioj, estus tute facile printi la “bibliotekan” aŭ ni nomu ĝin “arĥivan” kopion kaj sendi ĝin al vi per helika poŝto. Tiel, vi daŭre povos legi kaj aktive partopreni nian laboron, dum la ceteraj, elektronikaj membroj, faras same per uzo de plej modernaj komunikiloj. Kaj ĉiuj estos kontentaj kaj kunlaboremaj! Ĉu konsentite?

— Orlando Raola, oraola@gmail.com