Presita el Usona Esperantisto № 2012:3

Kuriero ne episkopas

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Mi supozas ke la subjekto de la letero aspektas malĝusta, sensencaĵo. Tamen, tio klariĝos tuj.

En n-ro 2011:6 (nov–dec) estas rakonto titolata La blanka ĉevalo, de Filipo Dorcas. Ĝia temo estas ŝakludo. Bedaŭrinde, la aŭtoro ne kontrolis la nomojn de ŝakludaj pecoj. Kvankam angla kaj portugala ŝakludoj havas pecon nomita episkopo (bishop en la angla kaj bispo en la portugala), la Esperanta ne havas – la nomo de tiu peco estas Kuriero en la Esperanta. (Parenteze, la nomo en la franca estas fou, kio signifas freneza, au eble ŝercistojester en la angla).

Mi scias tion ek de kiam mi legis The Stainless Steel Rat Is Born, de Harry Harrison (1985) en la angla kaj ĝia Esperanta traduko, Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (1996). En ĝi iu parolas pri persono kromnomita The Bishop en la angla aŭ La Kuriero en la Esperanta. La tradukistoj devis ŝanĝi la tekston el “I don’t often go to church” (au io simila) al “Mi ne sendis multe da korespondaĵoj lastatempe …” pro la malsama nomo de la ŝakluda peco. Nu, mi ĵus trovis ke la Esperanta versio estas legebla senpage en TTT.

Ironie, sur la paĝo kontraŭa al tiu kun La blanka ĉevalo estis la artikolo de Steven Cybulski, titolata Falsaj amikoj …. Mi ĉiam trovas la gramatikajn artikolojn de Steven bone skribitaj kaj instruaj. Kaj la artikoloj de D. Gary Grady estas ĉiam interesaj kaj pensigaj.

Prave, Mariĵo, kaj dankon pro la atentigo! Mi korektos tiun eraron en la elektronika versio de la bulteno kiu restos en nia baldaŭ preta retarĥivo. Kaj ankaŭ mi bedaŭras ke nia talenta Steĉjo devis adiaŭi sian gramatikan rubrikon, kiun multaj laŭdis. Mi nun serĉas alian gramatikemulon kiu pretas verki regulajn rubrikojn cele al progresantoj. —Red.