Presita el Usona Esperantisto № 2012:2

Adiaŭ … antaŭen!

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Lastatempe mi faris la malfacilan decidon meti la finan punkton al la rubriko Efike, gramatike. Estis por mi granda plezuro verki tiujn ĉi artikolojn, sed nun mi deziras turni mian atenton al aliaj projektoj. Mi elkore dankas al ĉiuj miaj legantoj kaj esperas, ke vi iam ĉerpis ian utilon el la informoj kiujn mi prezentis ĉi tie.

Restas kompreneble multo por diri pri Esperanto-lernado, kaj tre plaĉus al mi lasi kun vi kelkajn lastajn pensojn pri tiu temo. Jen do miaj konsiloj por ĉiu, kiu volas plibonigi sian regon de Esperanto:

  • Legu, legu, legu. Laŭ miaj propraj spertoj, ofta legado en Esperanto estas unu el la plej bonaj manieroj progresi. Se vi laŭtlegas, vi eĉ ekzercas viajn parolkapablojn. (Averto: viaj kunloĝantoj eble ekpensos, ke vi estas iom stranga.)

  • Lernu novajn vortojn. Eĉ en la denaska lingvo oni lernas novajn vortojn dum la tuta vivo, do des pli ni devus daŭre lerni novajn vortojn en Esperanto. Kiam vi renkontas nekonatan vorton, notu ĝin kaj poste trovu la difinon. Se vi volas rapidigi vian progreson, klopodu lerni iun nombron da vortoj ĉiutage. Eĉ se vi lernos nur unu vorton ĉiutage, post jaro vi regos la lingvon rimarkeble pli bone.

  • Starigu demandojn al spertuloj. Esperanto estas relative facila lingvo, sed ĝi ja estas lingvo, do iafoje la lernado de Esperanto povas esti iom malfacila. Kiam vi alfrontas malfacilaĵojn, indas konsiliĝi de iu kiu jam venkis tiujn malfacilaĵojn. Ĉu en via loka klubo, ĉu ĉe Lernu!, ĉu kadre de NASK aŭ alia Esper-anto-kurso, eblas trovi esperantistojn kiuj helpos vin se vi nur petos helpon.

  • Uzu kaj ĝuu la lingvon. Plibonigo de viaj kapabloj en Esperanto postulos laboron, kaj tre malfacilas labori super io kion vi ne ĝuas. Trovu ma-nierojn uzi Esperanton kiuj plaĉas al vi.

Mi deziras al ĉiu el vi tre sukcesan ellernadon de nia lingvo. Dankon denove, kaj adiaŭ!