Presita el Usona Esperantisto № 2012:2

Raporto el la E-insulo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29
[figure]
Ron ricevas diplomon de Federico Gobbo.

Hajkou, Ĉinujo – Dum kvar semajnoj en Januaro kaj Februaro esperantistoj el 23 landoj kunvenis ĉe Hajnan-Insulo. Entute partoprenis 131 homoj, 68 el diversaj urboj en Ĉinujo kaj 63 el 22 aliaj landoj. Ni ĉiuj kune interparolis, studis, kantis, manĝis, festis, kaj interkonatiĝis.

Efektive okazis tri aferoj samtempe kaj samloke. Unu estis la BEK-kurso instruita ĉefe de Dennis Keefe por tiuj kiuj aŭ eklernis aŭ deziris plibonigi sian uzon de nia tutmonda lingvo. Ili plejparte estis el Ĉinujo, Koreujo, kaj Mongolujo. Dua afero estis kurso instruita de Katalin Kovats por tiuj kiuj jam instruas Esperanton ie en la mondo. Ili plejparte estis el Eŭropo sed ankaŭ el Aŭstralio kaj Ĉinujo. Tria afero estis la tute nova Universitato de Esperanto, universitat-nivela kursaro kiu uzis Esperanton por instrui pri aliaj aferoj. Ili estis kurso Filozofio kaj Historio de la Informadiko instruita de Federico Gobbo kaj Alfronti Militon instruita de Ron Glossop. En tiu lasta kurso partoprenis 15 studantoj el 9 diversaj landoj. Tiuj kursoj poste estos haveblaj al esperantistoj ĉie en la mondo senpage en la Tut-Tera Teksaĵo. Estis teamo de ĉinoj (Arko, Hosemo, Karilo, Spado, Trezoro, Trigo, Wu Chengzhen) kiuj faris diversajn aranĝojn por la evento.

Mirinda afero estis la rapideco de lernado de multaj studantoj en la BEK-kurso, sed ili studis ok horojn tage kaj ili havis ŝancon interparoli multe kun spertaj esperantistoj. La instruistoj lernis multon pri diversaj metodoj kaj materialoj kaj fontoj de utila informo. La studantoj en la Universitato de Esperanto lernis multon kaj diskutis multe pri la specialaj temoj de tiuj kursoj. Je la ferma kunveno studantoj ricevis atestilojn kaj ĉiuj ĝuis festan etoson.

Ne ĉio estis perfekta. Ĉefe la vetero ne estis bona, multe pli malvarma kaj pluvema ol kutime en Hajkou dum la vintro. Tamen ĉiuj spertis neforgeseblan etoson de vera tutmonda familio, kaj sento de Hajnan-Insulo nun estas kaj estonte iĝos grava ponto por esperantistoj el diversaj mondpartoj.