Presita el Usona Esperantisto № 2012:2

Poloj en dalasa rondo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Dalaso, Teksaso – la 4-an de Marto, la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso bonvenigis du gastojn al la konversacia rondo en Dalaso. La gastoj estis Adam Wilkus kaj lia amiko Peter (la angla formo de lia pola nomo). Ili venis de Pollando, kaj ni multe ĝuis la tempon kun la gastoj. Adam donis al la klubo Esperantan libron pri Krakovo, ilia urbo. Kia ĝuo havi ilin en nia rondo! Salutis kaj bonvenigis la gastojn la lokaj esperantistoj Fred Meyer, Ron Wolf, Daniel Brown, Mary Fay Marks, Caroline Brandon, Elizabeto Dorcas, kaj Filipo Dorcas.