Presita el Usona Esperantisto № 2012:1

Bishop Hill: iom da Svedujo en Usono

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29
[figure]
Loko de Bishop Hill en Ilinojso.

Al la fruaj kolonianoj, Bishop Hill rememorigis pri la lando de Biskop Skulla – la lando de kiu ili venis. Ĝi situas en centra Ilinojso, fondita fare de religia komunumo en 1850. La ĉefo Erik Janson deziris krei utopian societon, la “regnon de Dio” sur tero.

Nuntempe, Bishop Hill ne estas religia komunumo. Ĝi estas testamento de svedaj tradicioj kaj sveda vivo en Usono. Hodiaŭ, en Bishop Hill loĝas ĉirkaŭ cent personoj. Ĝi estas trankvila vilaĝo kun multaj butikoj kaj restoracioj. La butikoj vendas svedajn varojn kiel kandelingojn, Kristnask-figurojn, panon, bombonojn, kafon, kaj antikvaĵojn. La restoracioj servas usonstilajn manĝaĵojn (viandon kaj terpomojn) sed ankaŭ knelojn, ruĝan brasikon, brunajn fabojn, kaj, je Kristnasko, lutfisk.

Bishop Hill estas terkultura komunumo. Bienistoj produktas maizon, sorgon, sojfabojn, bovinojn kaj porkojn. Ili helpas siajn najbarojn planti kaj rikolti. Agrikulturo estas ĉefa parto de la historio de Bishop Hill. En Septembro okazas festado de “agrikulturaj tagoj”, aŭ en la sveda, jordbruksdagarna. Oni montras malnovajn traktorojn kaj plugilojn, kaj ilojn tiritajn de ĉevaloj. Oni faras panon, fromaĝon, kaj sapon.

Ĉirkaŭ 1946, Bishop Hill estis simila al “fantoma vilaĝo”. Tie estis kelkaj komercaj servoj, inkluzive de aŭtoservejo, aparatara butiko, kaj nutrovarejo. Tamen ne estis ĝis la 1960-aj jaroj ke Bishop Hill denove fariĝis aktiva.

[figure]
La hotelon Colony oni konstruis en 1852 por koloniistoj.

Hodiaŭ, Bishop Hill salutas multajn turistojn. Ili venas de relative proksimaj lokoj kiel Ĉikago, sed ankaŭ de malproksimaj lokoj kiel Finnlando, Kanado, Ĉinujo, kaj Svedujo.

Populara evento en Bishop Hill estas “Kristnaska Merkato”, aŭ Julmarknad. Ĝi okazas la semajnfinon post Dankotago kaj la unuan semajnfinon de Decembro. La restoracioj servas specialajn manĝojn kaj la butikoj estas plenaj je klientoj. Estas tiom da homoj ke oni povas apenaŭ marŝi!

Vizito al Bishop Hill estas historia, kultura aventuro. Venu kaj vidu!