Presita el Usona Esperantisto № 2012:1

Post zombioj, venas fantomoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Emeryville, Kalifornio — Post la sukceso de Atako de la Lunaj Zombioj kaj aliaj anglalingvaj filmoj, reĝisoro Christopher R. Mihm kreas novan filmon kun Esperanta sontrako: anglalingve ĝi nomiĝas House of Ghosts. Se vi deziras kontribui, eĉ je nivelo de unu dolaro, bonvolu iri al la jena Kickstarter-paĝo. La filmo aperos en la fino de Majo, kaj lumdiskoj haveblos de la retejo de Saint Euphoria. Prezentado de la filmo en Esperantaj kunvenoj estas invitita de la aŭtoro.