Presita el Usona Esperantisto № 2011:6

Solvoj por № 2011:5

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]
Solvo por la pasintnumera krucvortenigmo

Ĉi-foje la lotaĵon gajnis Walter Murawski. Gratulon al li, kaj laŭrojn al la aliaj solvintoj: Arnold Victor, Ellen Eddy, E. James Lieberman, Cornelius J. McKown, William Peckenpaugh, Arlyn Kerr, Peter McCorquodale, Russ Williams, Briĉjo, Daĉjo Rutan, Sally Lawton, Ray Redd kaj Keneĉjo Goldbergo.

[figure]
Solvo de la matematika enigmo

Do, kiom pezis tiu sumoisto?

Pasintnumere ni aperigis matematikan enigmon el la libro Gimnastiko por cerbo de Tacumi Hirosi, havebla ĉe la retbutiko. La pezo de la sumoisto estas 126 kilogramoj. Detalan pruvon sendis al ni s-ro Steĉjo Norvell, leganto en Novlando, Kanado. Ni aperigas lian klarigon ĉi tie.