Presita el Usona Esperantisto № 2011:6

Dankon malgraŭe

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

Ŝi sidis en la drinkejo, sur malgranda seĝo farita el palmobranĉoj, kaj atendis la mendojn.

“Litron da palmvino!”

“Du litrojn da palmvino!”

“Alportu puran tason!”

Neniam ridetante, ŝi stariĝis kaj malrapide plenumis la mendojn. Poste ŝi revenis al la seĝo. Io silenta kaj malĝoja ĉirkaŭflirtis ŝin kune kun la muŝoj. Ŝia vizaĝo estis bele malpala, iom hela pro ŝvito, sed nemovebla, ŝtona. Ŝajnis, ke ŝi pensis pri ie alia, kaj neniu ĉi tie pensis pri ŝi.

“Donu alian litron al la blankulo!” iu kriis, kaj ŝi stariĝis. Ŝi alportis la vinon en malnova motoroleo-botelo.

“Dankon al vi”, mi diris.

“Danku al dio”, ŝi murmuris, kaj sin turnis por retrovi sian seĝon.


La ĉambro estis malluma. Ĉiu fenestro estis fermita. Sinjoro Tata marŝis al la lito en la angulo de la ĉambro.

“Bonan matenon”, li diris.

La lito ne respondis.

“Bonan matenon, amikino, leviĝu!” li laŭte kriis.

La litotuko komencis malrapide boli kiel akaroj sub la haŭto de io mortinta. Post kelkaj momentoj elvenis tre maldika maljunulino. Ŝi sidiĝis, eltusis iom da muko, kaj malrapide alportis sian manon al siaj okuloj kaj ĝemis.

Ŝi nevidante elekzamenis la ĉambron, trovis sian lambastonon kaj dolore marŝis tien, kie mi sidis, proksime al la pordo. “Bonvenon, onklo”, ŝi diris al mi.

En la lumo venanta tra la malfermita pordo mi vidis ke efektive ŝi estas juna. Eble ŝi havis dek ok jarojn. Ŝi sidiĝis sur malmolan, lignan seĝon kaj tremis.

Sinjoro Tata faris kelkajn demandojn en la moghama lingvo. Poste li klarigis al mi: “Antaŭ nelonge ĉi tiu knabino edziniĝis. La paro estis feliĉa kaj loĝis en Batibo, apuda urbo. Kelkajn monatojn poste ŝi komencis aŭdi ion en sia kapo, kiu sonas kvazaŭ ega akvofalo. Nun ŝi povas nek aŭdi nek vidi bone, kaj kiam ŝi marŝas pli ol iomete, ŝi nepre falas. La kapdoloro estas preskaŭ neeltenebla.”

Mi rigardis la knabinon: ŝi frotadis sian frunton, ŝiaj okuloj pendante suben pro la pezo de doloro.

Sinjoro Tata daŭrigis: “post kelkaj monatoj da malsano la edzo decidis, ke li ne ŝin volas plu, do li redonis la knabinon al ŝia familio. Nun ŝi pasigas la tagojn kun doloro kaj kulpo pro la rifuzo de sia edzo. Ŝi penas dormi, ĉar tiam la doloro malpliiĝas.”

“Ĉu ŝi jam vizitis la malsanulejon?” mi demandis. “Kion diris la kuracistoj?”

“La kuracistoj donis medikamentojn, kiujn ŝi prenadas. Sed rigardu. Ŝia stato ne pliboniĝas.”

Dum kelkaj momentoj ni ne parolis; ni nur sidis silente. Tiam sinjoro Tata frapis siajn femurojn kaj diris hele, “Ni foriru.”

“Dankon pro via vizito, onklo,” la knabino diris al mi kiam mi stariĝis. “Dio benu vin.”

“Li jam min benis tro. Ĝis la revido.”

Sinjoro Tata fermis la pordon.


Estis malfrue. La suno jam subiris antaŭ du horoj. Mi ĵus revenis de apuda vilaĝo kaj pretigis min por enlitiĝi. Sed mi aŭdadis kriojn, kaj tra la fenestro mi vidis multajn homojn kiuj kuris ien. Mi iris ekstere kaj demandis al preterkuranto: “Kien vi ĉiuj rapidas?”

“Malgranda knabo ĵus mortis”, li respondis. “Ni kuras al la domo de liaj gepatroj.”

“Ĉu mi rajtas kunveni?”

“Kompreneble, sinjoro. Ni kuniru.”

Kiam ni alproksimiĝis al la domo, la virinoj komencis laŭte kaj drame ploregi kaj kriegi. Preskaŭ la tuta vilaĝanaro staris ekster la domo. Mi eniris. La mortinta etulo kuŝis sur tablo meze de la ĉambro, kovrita per helkolora tuko. Li havis eble dek unu jarojn. La patrino estis sur la planko, ploregante.

Junaj virinoj ploris kaj petis al dio: “Pro kio?! Kian pekegon ĉi tiu knabeto faris kontraŭ vi?” La maljunaj virinoj ploris sen demandi kial.

La sekvan tagon la familio enterigis la knabon. La familio-ĉefo klarigis la mortkialon: La infano ludis en nefinita konstruaĵo. Li falis sur metalan najlegon kaj liaj internaĵoj disŝutis. En malsanulejo ĥirurgiistoj sukcese remetis liajn organojn internen. Tamen post kelkaj semajnoj, cikatroj ŝtopis lian dikan inteston kaj li malsaniĝis denove. Li revenis al la malsanulejo por alia operacio, sed kiam kuracisto donis dormklisteron al la knabeto, lia koro ĉesis bati.

Mi rigardis la patrinon. Ŝi tremis, sed ŝi ne plu havis larmojn.


“Mi deziras ke la tero eksplodu nun, je ĉi tiu momento”, mi diris al Amy, alia pac-korpusa voluntulo. “Subite, perforte, kaj tute neatendite. Niaj animoj havus nenian ideon, pri kio okazis.”

Amy ne respondis. Ŝi kredis je vivo.

“Ĉu vi ne same deziras?”

“Ne precize”, ŝi diris.

“La tero ne plu restas en ekvilibro. La homaro suferas. Kaj mi antaŭvidas pli da sufero.”

“Ho! Tio ne estas tre maltima antaŭdiraĵo. Kompreneble sufero pligrandiĝos. Kaj se Dio volas ke ni suferu, ni devas suferi bone, kaj danku Lin pro tio.”

“Eble, eble”, mi respondis indiferente.

“Cetere, ni lernas plej bone per sufero. Kion ni lernus per subita morto?”

“Mi certas ke estas multege da interesaĵoj lerni en morto. Hm … eble anstataŭ la fino de la mondo vi dezirus kafon. Estas lakto kaj sukero.”

“Vi bone scias ke mi malamas kafon”, ŝi diris. “Sed mi trinkos varman lakton kun sukero.”

“Bonege. Kaj vi ĝin havos.” Mi iris en mian malgrandan kuirejon.

“Mi tute ne atendis”, mi diris, ignorante la formikojn kiuj rampis en la skatolon de laktpulvoro kaj tie mortis, “ke mi plidikiĝus ĉi tie. Mi jam aldonis almenaŭ 15 funtojn dum kvin monatoj.” Mi aldonis akvon al la pulvoro kaj metis la miksaĵon sur fajron.

“Mi malplidikiĝas”, Amy diris.

“Nu, se ne ekzistas ekvilibro en la mondo, almenaŭ ĝi ekzistas inter vi kaj mi.”

“Haha, lerta knabo vi estas.”

“Jen via lakto.”

“Dankon al vi”, ŝi diris.

“Danku al dio”, mi respondis.