Presita el Usona Esperantisto № 2011:6

Falsaj amikoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

“Falsaj amikoj” estas vortoj en du lingvoj kiuj similas unu al la alia laŭforme, sed ne laŭsignife.

Ekzistas multaj tiaj vortoj en Esperanto kaj la angla. Ĝenerale ili ne kaŭzas grandajn malfacilaĵojn por la lernanto. Mi supozas, ke multaj angle parolantaj Esperanto-lernantoj iom amuziĝis je la unua ekkono de la verbo farti, sed rapide oni alkutimiĝas al ĝi kaj farti ne plu pensigas nin pri vorto en la angla. Bedaŭrinde, kelkaj falsaj amikoj en Esperanto ja estas erarigaj eĉ por spertaj parolantoj de nia lingvo. Pri kelkaj el tiuj stumbligiloj mi okupiĝos ĉi-sube.

Malfacilas rezisti la tenton uzi la vorton eventuale same kiel oni uzas eventually en la angla. Sed rezisti ni devas, se ni deziras skribi kaj paroli senerare. La difino de la vorto estas sufiĉe simpla. Laŭ ReVo, eventuale signifas “en okazo de bezono”. Por ĝuste esprimi la sencon de eventually en Esperanto, oni povas uzi iam, fine, aŭ finfine.

Por anglalingvanoj, balanci estas iom stranga verbo, ĉar vere ne ekzistas ekvivalento en la angla. La verbo signifas laŭ ReVo “movi ion tiel, ke ĝi alterne leviĝas kaj malleviĝas”, kaj ĝi tradukeblas anglen multmaniere laŭ la kunteksto. Ekzemple, balanci la kapon oni povus traduki al to nod, sed la vorton balancilo oni kutime tradukas al seesaw. Ĉiuokaze, ĝi havas nenion komunan kun la vorto balance, kiun oni esperantigas per diversaj vortoj depende de la celata senco.

Anglalingvanoj iafoje misuzas la vorton efektiva por traduki la anglan vorton effective. La ĝusta traduko ĉi-kaze tamen plej ofte estas efika. Kion do signifas efektiva? Laŭ ReVo, la vorto signifas “reale ekzistanta, estanta ne nur ŝajna” kaj tradukeblas al actual. Oni tre ofte uzas la radikon efektiv- adverbe, pli-malpli same kiel oni uzas actually en la angla: “Ĉu plaĉas al vi spekti filmojn? Efektive, mi preferas legi.”

La Esperantaj verboj puŝi kaj ŝovi sonas kiel la anglaj verboj push kaj shove, kaj la signifoj de la Esperantaj verboj ne estas tute malsimilaj al tiuj de la anglalingvaj similsonantoj. Tamen, ja estas grava diferenco inter tiuj vortoparoj. En la angla, shove estas multe pli forta ago ol push. Estas tute male en Esperanto; ŝovi estas la pli milda ago, kaj puŝi estas la pli forta (eĉ perforta) ago.

En tiu ĉi artikolo, mi atentigis al vi kelkajn falsajn amikojn kiuj ofte kaŭzas problemojn por anglalingvanoj, sed ja estas aliaj pri kiuj vi konsciu. Guglo-serĉo por “falsaj amikoj” rapide alkondukos vin al multaj legindaj listoj de tiuspecaj vortoj.