Presita el Usona Esperantisto № 2011:6

Pri la Esperanto-kongresoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

Bonvolu legi atenteme la sekvan paragrafon pri la eduka signifo de la Esperanto-kongresoj:

Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, ĉu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando, ĉar la esperantistoj-balbutantoj malgraŭvole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria ol praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas ke li laboras por io viva kaj vivoplena, ili revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio.

Pasis jam pli ol cent jaroj de kiam Zamenhof elparolis ĉion ĉi en kongreso de ruslandaj esperantistoj. Liaj saĝaj vortoj estas same aktualaj hodiaŭ kiel ili estis antaŭ cent jaroj. Bedaŭrinde, por usonaj esperantistoj, Universalaj Kongresoj de Esperanto restis ĝis nun sufiĉe for, plej-parto el ili en Eŭropo (80 el 96 ĝis nun). Ankaŭ niaj regionaj kongresoj ne estas tiom sukcesaj altiri diverslingvanojn, precipe pro la grandeco de la landoj en tiu ĉi kontinento kaj pro la relativa manko de lingva diverseco kompare kun aliaj mondopartoj.

Jen pliaj kialoj por peti, ke ni havu Universalan Kongreson en Usono kiel eble plej baldaŭ! Bonvolu memori ke ni starigas esplorkomitaton aŭ task-forton por esplori la eblecojn havi ĉe ni la kongreson.

Se vi pretas kunlabori, bonvolu anonci vin al la Centra Oficejo ĉe eusa@esperanto-usa.org. Ni antaŭdankas vian kontribuon.