Presita el Usona Esperantisto № 2011:6

Forpasis Stanley J. Drake

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

D-ro Stanley J. Drake, honora membro de Esperanto-USA, forpasis la 2-an de Decembro, 95-jaraĝa, en Atlanto, Georgio.

Li esperantistiĝis en la 70-aj jaroj kaj tre vigle aktivis post sia emeritiĝo kiel prezidanto de Fort Lauderdale University en Florido, ĉeestante plurajn Universalajn Kongresojn kaj multajn regionajn kaj landajn kongresojn, kelkajn el kiuj li helpis organizi. Li instruis Esperanton en universitataj kaj neformalaj kursoj diversloke kaj ankaŭ informadis pri Esperanto. En la 90-aj jaroj, artikolo pri la spertoj d-ro Drake en Esperantujo aperis en diversaj ĵurnaloj en multaj partoj de Usono kaj interesis multajn homojn pri la lingvo.

Li membris en Universala Esperanto-Asocio, kelkaj landaj asocioj, Esperanto-Societo de la Karolinoj kaj Virginio (kiun li helpis organizi), Amerika Asocio de Esperanto-Instruistoj, kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

En 1978 li fondis la Internacian Societon de Amikeco kaj Bonvolo kaj servis multajn jarojn kiel ties ĝenerala sekretario kaj poste prezidanto.

Ekster la Esperanto-movado, d-ro Drake instruis en pluraj universitatoj kaj en 1968 fondis Amerikan Asocion de Prezidantoj de Sendependaj Kolegioj kaj Universitatoj. Ses kolegioj kaj universitatoj nomis lin honoriga doktoro, kaj la 10-an de Majo 1973 Senatano Lawton Chiles laŭdis lin pro lia laboro en la kampo de la usona alta edukado. Li kaj lia edzino Virginia (kiu mortis kelkaj jarojn antaŭ li) multe vojaĝis tra la tuta mondo. Postvivas lin liaj tri filinoj kaj iliaj familioj.