Presita el Usona Esperantisto № 2011:5

Kiom pezas la sumoisto?

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]

En parko estis pendŝnura baskulo kies du brakoj ne estis egale longaj.

Iun tagon, kiam kelkaj knaboj ludis tie, preterpasis sumoisto (angle: Sumo wrestler).

La knaboj petis al la sumoisto, ke li pendu de la ŝnuro de la baskulo.

Ekvilibro okazis kiam tri knaboj pendis de la alia ŝnuro. La sumo de la pezoj de la tri knaboj estis 108 kg.

Poste, la sumoisto pendis de la aliflanka ŝnuro. Tiam necesis kvar knaboj por ekvilibrigi la baskulon. La sumo de la pezoj de la kvar knaboj estis 147 kg.

Do, kiom estas la pezo de la sumoisto?

La enigmon sendis Direktoro de la Centra Oficejo Vilĉjo Harris, el la libro Gimnastiko por cerbo de Tacumi Hirosi, havebla ĉe nia retbutiko. La solvo aperos venontnumere. —Red.