Presita el Usona Esperantisto № 2011:5

Kion konservi kaj kion ŝanĝi ĉe Usona Esperantisto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

Inter la ĉefaj agadoj de Esperanto-USA troviĝas sendube la eldonado de nia asocia bulteno Usona Esperantisto, kiu sub diversaj nomoj, servas kunlige al la asocianoj ekde la plej fruaj jaroj de nia landa asocio. Ekde la naskiĝo de Esperanto mem, periodaĵoj ludis aparte gravan rolon rilate la evoluigon kaj normigon de la lingvo kaj la kreadon de komunumo kiun kunligas apartaj valoroj, ideoj kaj historio. En la nuna tempo, daŭre staras la bezono de la esperantistoj interrilati por pli bone alpaŝi al komuna celo, ĝui kaj evoluigi nian lingvan komunikilon, ĝui la beletrajn kreitaĵojn de niaj talentuloj, informiĝi kaj amuziĝi per Esperanto.

Sed por plenumi ĉiujn tiajn rolojn, Esperantisto devas rapide adaptiĝi al mondo ege rapide ŝanĝiĝanta. La ekapero de Tut-Tera Teksaĵo fine de la pasinta jarcento, la ĝeneraliĝo de rapidaj retkonektoj kaj rapidaj komputiloj, la apero kaj disvastiĝo de retkapablaj poŝtelefonoj, la ekesto de t.n. “sociaj komunikiloj”, provizas novan pejzaĝon neignoreblan kaj pro tio, indas de tempo al tempo zorge pripensi kaj analizi nian agadon, cele al enkonduko de plej konvenaj ŝanĝoj. Eĉ se mi bone komprenas, ke ĉe kelkaj homoj la emo ŝanĝi, renovigi, adaptiĝi, pluevolui ne trovas naturan akcepton. Tiu grupo preferas konservi la malnovan, eviti eksperimentojn, pluiri la jam tretitan vojon anstataŭ ekpaŝi en virgan teritorion. Nu, temas pri nepreteratentebla trajto de la supre menciita pejzaĝo. El la reciproka paca interbatalo inter la grupo kiu puŝas antaŭen kaj la konservemuloj, ĉiam naskiĝos nova irenda vojo, espereble sufiĉe kompromisa, tiel ke ambaŭ grupoj povu aliĝi al la ĉaro, kiu kondukos nin al la estonteco.

Kiel promesite, en tiu ĉi numero de UE mi volas starigi profundan diskuton pri la estonteco de tiu ĉi publikigaĵo. Mi prezentos unu el la eblaj vojoj, mi esperas ke multaj legantoj reagu, apoge aŭ kontraŭstare, tio ne gravas, kaj ĉerpante el ĉies respondoj ni ellaboros gvidliniojn por la daŭra vivado de la asocia organo. Do, jen mia persona imagbildo pri la estonteco. Mi ne trovis pli bonan nomon por tiu ĉi strategio, tiel mi nomos ĝin VARIANTO UNU:

UE fariĝu precipe (kaj preskaŭ ekskluzive, vidu malsupre) elektronika publikigaĵo. En la nova retejo de UE vi trovos la kutiman enhavon: artikolojn, leterojn de la legantoj, reagojn al aperintaj tekstoj, beletraĵojn, novaĵojn, amuzaĵojn, oficalajn sciigojn de la asociaj gvidorganoj, ktp. La reta eldonado provizos manieron efektive disigi la tekstojn kiuj aperas Esperante de tiuj kiuj aperas nacilingve, donos laŭbezone ligojn al aliaj retejoj, kaj plej grave, ĉiam estos ege aktuala, ĉar ne plu estos atendotempo de la momento kiam materialo estas preta ĝis kiam ĝi estas havebla por la legantoj. UE estu libere havebla ĉe la reto, kaj daŭre aperu sub la gvidado de ties ĉefredaktoro. La legantoj konsciu, ke ne pro tio ke nia organo nun fariĝas elektronika kaj libere havebla la asocio ne plu bezonas la aliĝon kaj kotizon de ĉiuj membroj: ni daŭre subtenu la asocion kaj daŭre la kontribuo de la membroj ebligu al ni pagi la retan gastigadon de UE, la laboron de la redaktoro, ktp. Se asociano daŭre preferas paperan version, kompreneble li aŭ ŝi estu libera mem printi ajna(j)n paĝo(j)n de UE por trankvila legado sur la privata velboato aŭ aviadile survoje al internacia aranĝo. Se asociano sciigas al ni ke ili ne disponas la eblecon aliri/legi la surekranan version, tiam la redaktoro kunmetos du- aŭ tri-monatan kompilaĵon de la aperintaj materialoj kaj sendos ĝin surpapere al la koncernuloj, ankaŭ al bibliotekoj kaj kolektantoj.

La modelon por tiu ĉi VARIANTO UNU mi transprenis (tute konscia pri la gigantaj diferencoj!) de la ĵurnalo The Christian Science Monitor, kiu miaopinie faris ĝis nun la plej sukcesan transiron al elektronika aperformo, sed daŭre aperas papere por tiuj legantoj kiuj preferas legi paperan ĵurnalon (kaj pagi por ĝi), eĉ se la papera versio ne plu aperas ĉiutage, sed nur kiel ĉiusemajna resumo.

Kara leganto: nun estas via vico. Se vi estos kontenta pri la adopto de VARIANTO UNU, bonvolu sciigu tion al ni. Se vi absolute ne pretas por la transiro, ankaŭ tion esprimu. Se vi volas dividi kun ni viajn kialojn, des pli bone. Kaj fine, se vi volas mem kontribui propran varianton, tio ankaŭ estos bonvena. Espereble el la kontribuo de multaj cerbumantoj, la nova bultena formo ekestos kaj gvidos nin al la estonteco.