Presita el Usona Esperantisto № 2011:4

Logikenigmo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]

Antaŭ NASK instruisto petis ke lernantoj kunportu kun si esperantajn librojn, kiujn ili ege ŝatas, kaj ke ili legu almenaŭ parton de ili. Ĉiu lernanto kunportis malsaman libron, kaj ĉiu lernanto legis malsaman elcenton de ĝia enhavo. Eltrovu: kiu kunportis kiun libron kaj kiom multe de ĝi ŝ/li legis.

  1. Persono kiu legis 80% de sia libro kunportis la libron Fajron mi sentas interne.
  2. Andrea ne kunportis la libron Morto de artisto.
  3. Tomio nek legis precize 40%, nek finis sian libron.
  4. Persono, kiu finis libron, ne estas Petra.
  5. Ambaŭ Petra kaj Daniela kunportis librojn verkitajn de viroj, sed Petra legis pli grandan parton de sia libro ol Daniela.