Presita el Usona Esperantisto № 2011:4

N-finaĵen, ek, ek!

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

Ho, nia kara n-finaĵo! Kian flekseblecon ĝi donas al nia lingvo! Kian liberecon ĝi donas al niaj poetoj! Kiajn kapdolorojn ĝi donas al niaj lernantoj!

Efektive, mi opinias (ĉu hereze aŭ ne) ke la n-finaĵo ne estas la plej malfacila parto de Esperanto. Apenaŭ eblas elbuŝigi kelkajn frazojn dum ordinara konversacio sen uzi n-finaĵon, do ni almenaŭ havas abundajn okazojn ekzerci nin al tiu ero de la Esperanta gramatiko. Tamen, iafoje la decido, ĉu uzi aŭ ne uzi n-finaĵon, ja postulas iom da pensado. Ĉi-artikole, mi klarigos al vi du specojn de frazoj, en kiuj la ĝusta maniero uzi la n-finaĵon ne estas tuj evidenta.

En frazoj laŭ la modelo Substantivo verbas substantivon kiel substantivo(n), tiu lasta n-finaĵo (aŭ ĝia foresto) estas tre signifoplena. Ekzemple, la signifo de Mi amas vin kiel filo tute malsimilas al la signifo de Mi amas vin kiel filon. Laŭ la unua frazo, la parolanto amas la alparolaton kiel filo amas la gepatrojn. Laŭ la dua frazo, la parolanto amas la alparolaton kiel patro aŭ patrino amas filon. Tio fariĝas pli klara se oni imagas, ke estas subkomprenata verbo kaj subjekto aŭ objekto post kiel. Se filo ne havas n-finaĵon, la frazo signifas “Mi amas vin kiel filo (amus vin)”. Tamen, se filo havas n-finaĵon, la frazo signifas “Mi amas vin kiel (mi amus) filon.”

Tute analogaj estas frazoj laŭ la modelo Substantivo verbas substantivon pli ol substantivo(n). Se mi dirus, Mi amas vin pli ol ŝi, mi esprimus la ideon, ke mi amas vin pli ol ŝi amas vin. Se mi dirus anstataŭe Mi amas vin pli ol ŝin, mi esprimus la ideon, ke mi amas vin pli ol mi amas ŝin. Denove oni povas imagi, ke estas subkomprenata verbo kaj subjekto aŭ objekto en la frazo, por decidi pli facile ĉu la lasta n-finaĵo estas bezonata aŭ ne.

Ĉu vi ankoraŭ havas demandojn pri la n-finaĵo, aŭ pri iu alia malfacilaĵo de Esperanto? Bonvolu ne heziti sendi ilin al mi! Mi ĉiam tre ĝojas ricevi mesaĝojn de legantoj.