Presita el Usona Esperantisto № 2011:3

Nomoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

Arestitoj post liberiĝo babiladas pri la vivo en la malliberejo.

“Ĉu ankaŭ ĉe vi ĉiu portis sur la vesto numeron anstataŭ nomo?”

“Jes. Mi portis sur la brusto numeron 4777.”

“Ĉu bruste? Kion vi havis sur la dorso?”

“4778.”

“Ĉu ne la saman? Kial?”

“Tiu estis mia karesnomo.”

Enesperantigis László Huszár; Sendis Vilĉjo Harris.