Presita el Usona Esperantisto № 2011:3

Krucvortenigmo: Langotordilo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]

Horizontale

  1. Apartigil’ interpunkcia
  2. * Kverkonukso
  3. Listfinanta mallongigo
  4. Malvira
  5. * Fluas en ĝin river(et)o
  6. Ide’ konforma al la realo
  7. Spaceto por iu en aviadilo, buso, ktp.
  8. Moskeestro
  9. Ceter’
  10. Maldika, diskforma bakaĵ’ el pasto
  11. Paperfoliet’ sur kiu oni skribas noton
  12. “____ pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.”
  13. Kunligi ŝtofon per fadeno
  14. Monstro Tolkien-a
  15. Prefikso ambaŭseksa
  16. “___ faras ion, mono ĉion.”
  17. Preta esprimi ŝuldan senton
  18. Mamul’ kun grandaj kornoj el la nordokcidento
  19. Mi + mi
  20. Sterk’
  21. Aldonos natrian kloridon
  22. Hom’ el la lando de Ragnarsson kaj Björk
  23. Virta alinomo de kantisto Paul David Hewson
  24. Kun angula mezuro egala al 90º
  25. Malsupra Mezopotami’
  26. Disigi, eble per hakilo
  27. “Se vi volas filinon, _____ patrinon.”
  28. Surkovril’
  29. * Ruband’ kudrita al vesto, ekzemple uniformo, por ĝin ornami
  30. “Li taŭgas nek por studo, nek por ___o.”
  31. “Vivo” virtuala, kun avataroj
  32. Foja rezult’ de tro longa pluvo
  33. Unu, en Urbana

Vertikale

  1. Ag’ kiu princigis ranon?
  2. “Al la buŝo de ‘___’ neniu povas ordoni.”
  3. Sudeŭropa ĉefurbo kiu en 1968 gastigis la UK-on
  4. Not’ pri vorto malofta
  5. Bebtrinkaĵo
  6. “Por ĉiu ___ venas la tempo por pago.”
  7. Ne, en Nov-Zelando
  8. “_____ la manon, sed celas la panon.”
  9. “Ne ___o, sed kvalito decidas pri merito.”
  10. Afer’ pri kio oni parolas, skribas, ktp.
  11. ___ tio (“tial”)
  12. Malsan’ infekta kiu difektigas la haŭton
  13. Materikvanto
  14. Manĝil’
  15. Plene ekzameni
  16. Eligis radiojn videblajn
  17. Diskforma
  18. * Benjamin Franklin ne estus elektinta ĝin emblemo de Usono
  19. Ĝi diferencigas disde viroj kaj inoj
  20. Starigi, trovi la veran individuecon de iu aŭ io
  21. Pasia, fervora
  22. “Ne kredu al orelo, kredu ______.”
  23. Tag’ iam nigra (en Oktobro 1929), foje balota (en Novembro) kaj eĉ dika (ĵus antaŭ Karesmo).
  24. Monaĥejestr’ , por benediktanoj
  25. * “____ dormado ŝuldojn kreskigas.”
  26. Sinteza fibr’, ofte uzata en ŝtofo
  27. Senatano Paul de Kentukio
  28. Plena kred’
  29. Malplezur’ osceda
  30. Seninterrompa moviĝ’, kiel akvo en rivero
  31. Nuna hejm’ por kelkaj golfpilkoj de Alan Shepard
  32. Daŭre
  33. Membr’

Inter la solvintoj ni lotumos $10-rabaton de la libroservo de E-USA. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio, aŭ poŝte aŭ rete, antaŭ la 17-a de Julio. (La adreso de la redakcio troviĝas en paĝo unu.) Bonŝancon! La ĉi-numera krucvortenigmo nomiĝas Langotordilo, kiu estas aludo al la stelmarkitaj solvoj.