Presita el Usona Esperantisto № 2011:3

Diversaj elangligoj de la nabokova prozaĵo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

En ĉi tiu rubriko ni prezentas tradukdefiojn por vi. Leginte viajn tradukojn, ni faros resumon de la plej bonaj provoj kaj sukcesoj, kune kun komentoj kaj reagoj pri kelkaj malpli sukcesaj rezultoj. Pro okupiteco de la aŭtoroj, ni provizore ĉesigas aperigon de la rubriko. Ĉu vi volas, ke ĝi revenu? Sendu al ni vian opinion.

Por tiu ĉi traduk-defio ni elektis prozaĵon verkitan de rusa/usona verkisto Vladimir Nabokov, el My English Education (1967):

The kind of Russian family to which I belonged — a kind now extinct — had, among other virtues, a traditional leaning toward the comfortable products of Anglo-Saxon civilization. Pears’ Soap, tar-black when dry, topaz-like when held to the light between wet fingers, took care of one’s morning bath … “We could not improve the cream, so we improved the tube,” said the English toothpaste. At breakfast, Golden Syrup imported from London would entwist with its glowing coils the revolving spoon from which enough of it had slithered onto a piece of Russian bread and butter. All sorts of snug, mellow things came in a steady procession from the English Shop on Nevski Avenue: fruitcakes, smelling salts, playing cards, picture puzzles, striped blazers, talcum-white tennis balls.

La defio vekis viglan intereson … dankojn al DR, EBS, SM, DS, SL, kaj RW kiuj sendis tradukaĵojn. Ni esperas ke aliaj homoj kiuj ne sendis provon tamen pensis pri la teksto kaj trovis ĝin interesa kaj analizinda.

Frapis nin ke ĉiu en la unua frazo elektis la verbon aparteni. Ne nur tio, sed ĉiu uzis la frazon al kiu mi apartenis/as. La vorto estas taŭga en tiu ĉi kunteksto, sed malofte ni vidis tian unuecon pri vortelekto. Ĉu estas aliaj manieroj esprimi la ideon de belonging en familio? Kio pri en kiu mi naskiĝis, en kiu mi pasigis miajn fruajn jarojn, aŭ en kiu mi edukiĝis? Ĉu tiaj frazoj kaptas la saman sencon? Por parolantoj de la angla, estas emo forgesi pri la internaj trajtoj de Esperanto kaj sekvi la anglan strukturon. Tial ni pensas ĉi tie pri la sufikso -an … Ekzemple, Mi estis familiano en tiaspeca rusa familio … aŭ Tia rusa familio, de kiu mi estis ano … Ĉu pli bone, aŭ ne?

Homoj donis diversajn strukturojn al la unua frazo. Jen:

La speco de rusa familio al kiu mi apartenis – speco nun formortinta –

Tia rusdevena familio al kiu mi apartenas – ĉitia ne plu ekzistanta –

Tia kia rusa familio al kiu mi apartenas – tiuspeca nun elviviĝanta –

La speco de rusa familio al kiu mi apartenis –speco nun jam forpasinta –

La ruslanda familitipo al kiu mi apartenis – tipo nun forpasinta –

Tia rusa familio al kiu mi apartenis – speco ne plu ekzistanta –

Estas pripensinde, la elekto inter speco kaj tipo. Ĉi tie ni taksas la uzon de speco pli bona ol tipo. Indas kontroli la difinojn. Laŭ PIV2005:

tip/o 1 Ideala modelo, prezentanta altagrade en si la karakterizajn ecojn de iu speco de personoj aŭ objektoj. 2 Tuto de la karakterizaj trajtoj de iu grupo; ĝenerala formo, ĉirkaŭ kiu oscilas la variaĵoj.

spec/o 1 Aro da estaĵoj aŭ objektoj, havantaj komunajn karakterizajn ecojn. 2 Persono aŭ objekto kiun oni ne povas precize difini, kaj kiun oni montras nomante ian similaĵon.

Ĉar angle oni emas uzi la vortojn kind kaj type sinonime, estas facile uzi ilin simile en Esperanto, sed la distingo estas sufiĉe grava. Certe oni povus argumenti por unu aŭ la alia, sed laŭ ni la teksto de Nabokov parolas pri speco, ne tipo.

Tamen, plaĉas al ni la elekto de tia/kia en tiu ĉi frazo. Efektive estus plaĉe iom modifi unu el la supraj frazoj al Tia rusa familio al kiu mi apartenis – kia ne plu ekzistas.

Pri comfortable products estis interese vidi la diversajn ideojn. Komfortigaj produktoj, konvenaj produktaĵoj, komfortaj fabrikaĵoj, komfortigaj varoj, allogaj produktoj, komfortaj produktoj. Tre plaĉas al ni la elekto de varoj.

Ne estas necese igigi la radikon komfort-. Seĝo aŭ domo povas esti komforta, tial komfortaj varoj estas tre trafa esprimo. Varo estas “objekto, fabrikita por vendado; artiklo de komerco” kaj ĝuste pri tiaj aferoj skribas la verkisto.

Pear’s Soap — Jen marko, aŭ varnomo. Iu skribis Pears sapo – atentu, ke tia formo ne eblas en Esperanto. Oni povas skribi Pears-sapo, sed pli bone la sapo Pears. Kelkaj elektis sapo de Piro sed laŭ ni, malĝuste. Pear’s ĉi tie estas nomo, ne frukto. Ĝi estas sapo farita kaj vendita de Andrew Pears unue en 1789. Efektive la vera varo nomiĝas Pears Soap, sen apostrofo, malgraŭ la teksto de la verkisto. (La sapo ankoraŭ haveblas; vidu la retejon … kaj jen la vara vero!)

took care of one’s morning bath — Ĉi tie homoj ŝajne iom hezitis. Taŭgis por la matenobano, dum matena banado, traktis la matenan banon, estis ĉe la matena bano, sufiĉis por onia matena bano. Hmm. Neniu vere kontentigas. Kio pri Per la sapo Pears oni kontentige (aŭ bonefike, aŭ eĉ plaĉe) banis sin ĉiumatene?

Golden Syrup — Ankaŭ tio estas varnomo, do prefere ĝi restu kiel eble plej senŝanĝa. Iu elektis la siropo “Golden”, kiu ŝajnas esti plej taŭga.

entwist with its glowing coils — Ĉiu elektis malsaman aliron al tiu ĉi frazo. Ni trovas:

implikis per siaj lumaj bukloj

vindigis lumajn cirkletojn

enplektis per siaj lumetantaj volvaĵoj

ĉirkaŭtordinta kun ĝia dislumantaj vo[l]vrisortoj

brile orspiralanta

ĉirkaŭvolvis per la oraj spiraloj

Kvankam ora ne egalas al glowing, ĝi ial ŝajnas trafa. Kaj entwist kaj coils povas priskribi serpenton – ĉu serpentumis ore?

snug and mellow — Nabokov ĉi tie uzas malkutimajn priskribojn por la aĉetitaj varoj. Oni ne ofte petas la edzon/edzinon iri al la vendejo por io “snug and mellow.” La vortoj kreas impreson de komforto kaj hejmeco, sed samtempe, iel sufokan, kaj eble malnovepokan. Oni elektis komfortaj mildaj, hejmaj allogaj, gemutaj [!] komfortaĵoj, dorlotkomfortaj, ktp. Gemuta estas unu el la raraj germandevenaj balastaj vortoj en PIV – plej ofte tiaj vortoj en PIV estas francdevenaj. Laŭ difino, ĝi taŭgas por la traduko, sed ĝi estas tiom malofta vorto, ke eble ne indas uzi ĝin.

fruitcakes — Kelkaj elektis la formon fruktkukoj, kiu estas apenaŭ elparolebla. Prefere oni enlasu vokalon, do fruktokukoj. Kvankam la teksto ne estas laŭtlegata, la belsoneco kaj flueco de la frazoj grave rolas por glata legado.

picture puzzles — Laŭ PIV 2005, puzlo estas “ludo, konsistanta el dissplitigitaj eroj, kiujn oni reordigu por rekonstrui bildon aŭ formon.” Bildoenigmo estas tro svaga, kaj ne necesas inventi novan vorton kiel kunmetendaĵoj. Puzlo tute bone rolas ĉi tie.

Jen la deka rubriko en nia serio. Ni faros paŭzon nun pro novaj devoj de la aŭtoroj. Ni volas forte danki al ĉiuj kiuj interesiĝis kaj partoprenis la diversajn defiojn. Estiĝis multaj peninstigaj kaj viglaj diskutoj pro la kontribuaĵoj de ĉiuj. Ni konsilas ke vi daŭre traduku – kaj se vi kreos bonan tekston, proponu ĝin al la redaktoro de UE!

– Amike, Tim kaj Lee