Presita el Usona Esperantisto № 2011:3

Veterana esperantisto en Walla Walla

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]
Sara Ann Estling

Walla Walla, Vaŝingtonio — Homoj ofte ŝercas pri la nomo de la urbo Walla Walla en sudorienta Vaŝingtonio.

Sed al la indiĝenoj la nomo estis tute sencohava. En ilia lingvo, wana signifas “rivero” kaj wana wana signifas “rivereto”. Nu, se la esploristo nur povus pli bone aŭdi, ni nun nomus la urbon Wana Wana. Sed kiel ofte okazas, kiam oni aŭdas nekutiman vorton, oni ofte misprononcas ĝin, rezulte Walla Walla – la urbo kiun oni tiom amis ke oni nomis ĝin dufoje.

Sed gravas tiu urbo ĉar tie loĝas longtempa, dediĉita esperantisto, Sara Ann Estling. Komence de la 70-aj jaroj, kiam ŝi kaj Al Estling geedziĝis, Esperanto iĝis grava parto de ŝia vivo. Ili ofte starigis kursojn por lokanoj kaj partoprenis en la multaj E-agadoj en la regiono. Mi renkontis la paron en la 80-aj jaroj kiam mi loĝis en Richland nur 50 mejlojn for. Mi ofte iris al Walla Walla por partopreni E-grupojn aŭ nur por viziti kaj babili Esperante. Sara Ann multe kuraĝigis min kaj iĝis bona amikino. Ŝi havas belan animon kaj ĉiam rigardas la mondon en pozitiva maniero. Ni ofte vojaĝis kune kaj dividis multajn memorindajn Esperantajn spertojn.

Antaŭ kelkaj jaroj kiam ŝi devis translokiĝi al malgranda apartamento, ŝi donacis multajn E-librojn al la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj aliaj taŭgaj Esperanto-grupoj. Dum mia lasta vizito en Majo, ŝi donis aliajn vortarojn por NASK. Interese al mi estas ke ŝi retenis la jenajn: la Plena Ilustrita Vortaro, Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Benson, Esperanto-English Dictionary kaj Step by Step in Esperanto de Montagu Butler kaj Esperanto-English Dictionary de J. C. Wells. Ili estas la samaj libroj kiujn mi havas apud mia labortablo kaj komputilo.

Post 88 jaroj, ŝiaj okuloj komencis malhelpi ŝin legi, sed eĉ se ŝi ne povas bone vidi, ŝi ankoraŭ daŭre lernas per helpo de speciala pligrandigilo. Sara Ann ne povas facile partopreni Esperantajn aferojn nun, sed plaĉas al ŝi havi kontaktojn kun la multaj longtempaj geamikoj kiujn ŝi renkontis dum la jaroj per Esperanto. La telefono estas la plej bona maniero kontakti ŝin.

La telefonnumero de Sara Ann aperos en la venonta Membrolisto; oni ankaŭ povas peti ĝin de Ellen per eddyellen@aol.com. —Red.