Presita el Usona Esperantisto № 2011:2

Nova poemaro el Indonezio

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

De niaj amikoj en la suda duonsfero venas la jena anonco, pri nova poemaro ĵus eldonita en Aŭstralio. —Red.

[figure]

Ĉi tiu nova poemaro enhavas 140 poemojn kaj 20 poemetojn verkitajn esperantlingve en Indonezio. Ili temas pri insulara vivo, amo kaj diversaj belaĵetoj.

La libro estis eldonita per financa subtenado de la Oceania Komisiono de UEA. La investo estos redonita al la fonduso post vendado de la libroj. Vi estas invitata mendi ekzempleron de Mondeto (vidu sube).

Pri la verkisto: Yohanes Manhitu naskiĝis dum 1976 en Indonezio, kaj kreskis en Orienta Timoro, kie li eklernis la tetuman lingvon (de Dilio). Li finis sian universitatan gradon ĉe la Fako de Anglalingva Instruado de la Universitato Nusa Cendana. Post kiam li finis studadon, li laboris unu jaron kiel tradukisto kaj interpretisto ĉe la oficejo de United Nations High Commissioner for Refugees (UNHCR) en Kupang, Okcidenta Timoro. Nun li loĝas en Jogjakarto kaj laboras tie kiel fremdlingva instruisto. Kiel sendependa tradukisto, li tradukas el anglaj, hispanaj, francaj, portugalaj kaj tetumaj fontoj. Plue, li kelkfoje verkas artikolojn pri lingvo kaj kulturo. Li daŭras lerni enlandajn lingvojn – precipe la davanan kaj la indonezian lingvojn, kaj dediĉas multan atenton al latinidaj lingvoj kaj la internacia lingvo Esperanto. Li jam verkis kelkajn lib-rojn en diversaj lingvoj, sed Sub la vasta ĉielo estas lia unua originala poemaro en Esperanto.

Yohanes Manhitu, Sub la vasta ĉielo. Mondeto, Candelo, Aŭstralio, 2010.