Presita el Usona Esperantisto № 2011:2

Ke-frazoj tiaj, ke tabelvortoj priskribiĝas

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

Oni ordinare renkontas la tabelvortojn kaj ke-frazojn dum la unuaj lecionoj de enkonduka Esperanto-kurso. Ĉar la bazaj uzoj de tio, kio, kaj ke ne prezentas grandajn malfacilaĵojn, eĉ novaj esperantistoj povas senpene elbuŝigi frazojn kiel Kio estas tio? kaj Mi opinias, ke Esperanto estas utila. Ekzistas tamen multaj uzoj de tabelvortoj kaj ke-frazoj kiujn oni ne ĉiam traktas en enkonduka kurso. Inter tiuj uzoj estas la priskribo de tabelvortoj per ke-frazoj. Ĉi-sube, mi klopodos klarigi kiel kaj kiucele oni uzas ke-frazojn kiel priskribojn de la tabelvortoj tiel, tia, kaj tiom.

Per kombinoj de tiel kaj ke-frazoj, oni povas pliprecizigi adjektivojn, adverbojn, kaj verbojn. Se taso da teo kiun oni proponis al vi estis netrinkeble varma, vi povas diri, La teo estis tiel varma, ke mi ne povis trinki ĝin. Se la rapido de kuranto igas lin preskaŭ nevidebla, oni povas diri, Li kuras tiel rapide, ke oni apenaŭ povas vidi lin. Pri iu, kies plorado igis aliulojn kompati lin, eblas diri Li tiel ploris, ke ĉiuj kompatis lin. Menciindas, ke kiam tiel rilatas al verbo, la tabelvorto ofte troviĝas tuj antaŭ ke, ekzemple: Li ploris tiel, ke ĉiuj kompatis lin.

Oni uzas ke-frazojn kiuj priskribas la tabelvorton tia por indiki iom kompleksajn ecojn de substantivoj. Tia kutime staras aŭ antaŭ la substantivo al kiu ĝi rilatas, aŭ antaŭ ke. Ŝtormo, pro kiu homoj ne elvenis el siaj domoj, povus esti tia ŝtormo, ke ĉiuj timis iri eksteren. Se ies akĉento estas malfacile komprenebla, oni povas diri Lia akĉento estas tia, ke oni tre malfacile komprenas lin.

Priskribo de la tabelvorto tiom per ke-frazo estas iafoje utila kiam oni volas doni informojn pri iu kvanto. Se vi restos sata la tutan tagon ĉar vi manĝis tiel grandan kvanton da manĝaĵo, vi manĝis tiom, ke vi ne malsatiĝos ĝis morgaŭ. Se en iu restoracio neniu tablo estas libera, ĉar tiel multe da homoj tie manĝas, en tiu restoracio manĝas tiom da homoj, ke ĉiuj tabloj estas okupitaj.