Presita el Usona Esperantisto № 2011:2

Forpasis Iris Willow

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

La Esperanto-Rondeto de Santa Barbara, Kalifornio, bedaŭras anonci la forpason de Iris Willow la 27-an de Julio, 2010. Ŝi estis aktiva esperantisto dum 31 jaroj kaj havis gravan rolon en regionaj Esperanto-konferencoj. Jen poemo kiun ŝi verkis dum kurso:

Ŝtormo senfoliigas arbon;
neĝo endormigas teron;
vento senesperige blovas;
urson dormemo allitigas.