Presita el Usona Esperantisto № 2011:1

Strandoj foje estas

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

Verkis Natan Jonatan, 1959
Elhebreigis Ŝajo Mor, 2010

[figure]
Natan Jonatan

Strandoj foje estas sopiroj al fluo.
Mi vidis iam strandon
kiu estis forlasita de fluo
kun rompita koro de sablo kaj ŝtono.
Kaj la homo, kaj la homo,
Foje ankaŭ li povas resti
forlasita kaj senpova …
Efektive kiel bordo.
Ankaŭ la konkoj
kiel strandoj, samkiel la vento,
Ankaŭ la konkoj foje estas sopiroj
al la hejmo
kiun ni ĉiam amis
tiu estis
kaj nur estis
kaj nur la mar’
sole kantas siajn kantojn.
Tiel inter la korkonkoj de l’ homo
kantas al li lia knabeco.