Presita el Usona Esperantisto № 2011:1

Raporteto pri JES

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31

Burg, Germanujo — Iom pli ol 200 homoj venis al Burg, Germanujo por la novjara renkontiĝo JES (Junulara E-Semajno). Tio estis la dua JES, post kiam la longtradicia germana IS (Internacia Seminario) kaj pli nova pola Ago-Semajno (AS) kuniĝis, pro tio ke multaj homoj sentis vojaĝemon al ambaŭ novjaraj eventoj. (Antaŭ jaro la unua JES okazis en Zakopano, Polujo.)

Kiel kutime okazis multaj koncertoj, prelegoj, diskutrondoj, ekskursoj, filmoj, trinkejo, gufujo, ludado, ktp. (Mi kaptis la okazon ludi goon kun diversaj homoj!) Plejmultaj homoj estis germanoj kaj poloj, sed estis ankaŭ multaj francoj, ukrainoj, rusoj, ktp. Ĉeestis ankaŭ kelkaj anglalingvanoj krom mi, de Britujo kaj ankaŭ de Usono kaj Kanado (sed tiuj landanoj nun loĝas en Eŭropo). De pli for venis diversazianoj kaj eĉ brazilano (kiuj kombinis JES-on kun eŭropa vojaĝado) do ja estis sufiĉe internacia evento.

La manĝoservo ofertis ne nur vegetaran sed eĉ veganan elektojn, kiujn multaj homoj profitis – jen plaĉa signo de progreso laŭ mi kiel vegano. La ĉefa JES-ejo estis najbara al la amasloĝejo, sed la manĝoservo kaj junulara gastejo estis 15-minutan marŝon for, do multaj homoj piediris tien kaj reen almenaŭ du fojojn tage tra la vintra neĝo. Unue estis plendoj, sed efektive oni rapide alkutimiĝis kaj ĝuis iom da ĉiutaga ekstera promenado, ne nur por la ekzercado sed ankaŭ por ĝui la belan vilaĝan pejzaĝon. Malkiel en grandaj urboj kie neĝo rapide fariĝas griza malpura glacio, la neĝo en Burg restis magie fabele blanka la tutan semjanon, kiu donis bonan vintran etoson eĉ por eks-teksasano kiel mi.