Presita el Usona Esperantisto № 2010:6

Limeriko-rubriko

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01

Denove jen limeriko de Russ Williams kiu aludas al klasika filmo muzika. Ĉu vi povas diveni la nomon? La solvo aperos venontnumere.

Bukowski fariĝos soldato
sed festas unue sur strato.
Okazas permuto,
jen Berger rekruto:
alia milita misfato.