Presita el Usona Esperantisto № 2010:6

Per prepoziciaĵoj, progresu

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-01

Kiam mi unue eklernis Esperanton, mi provis traduki ĉiun frazon kiun mi renkontis laŭvorte al la angla. Ordinare tio estis surprize facila, sed kiam adverbo rolis en la frazo, la rezultoj estis okulfrape strangaj: “Estas facile danci” fariĝis “Is easily to dance”, kaj “Mi havas multe da libroj” fariĝis “I have manyly of books”.

Finfine mi rezignis pri laŭvortaj tradukoj, kaj provis kompreni la signifojn de tiaj frazoj per pli liberaj tradukoj: “Estas facile danci” fariĝis “It is easy to dance”, kaj “Mi havas multe da libroj” fariĝis “I have a lot of books”. Tiam mi ekkomprenis, ke la plej natura maniero esprimi ion en unu lingvo povas esti tute malsimila al tio en alia lingvo, kaj ke por vere regi duan lingvon, oni devas iasence “forgesi” pri tio, kio estas natura en la denaska lingvo, kaj ekuzi tiujn esprimojn kiuj estas naturaj en la lernata lingvo.

Unu grava aro de esprimoj kiuj estas tre naturaj en Esperanto malgraŭ tio, ke ili ne rekte tradukeblas alilingven, estas la tiel nomataj prepoziciaĵoj. Prepoziciaĵo konsistas el adverbo kaj prepozicio kiuj kune funkcias kvazaŭ nova prepozicio. Ĉi-sube mi klarigos kelkajn oftajn prepoziciaĵojn kun de, al, kaj kun.

La prepoziciaĵoj kun de estas laŭ mia takso la plej multnombraj. Ili inkluzivas multajn esprimojn kiuj indikas lokon aŭ momenton: dekstre de, maldekstre de, komence de, meze de, fine de, norde de, oriente de, sude de, okcidente de, ktp. Plej ofte la signifoj estas tre facile kompreneblaj. Ekzemple, se io troviĝas aŭ okazas fine de iu strato, rakonto, aŭ jaro, ĝi troviĝas aŭ okazas je la fino de tiu strato, rakonto, aŭ jaro. Malfacilaĵoj povas tamen ekesti kiam oni uzas la prepoziciaĵojn formitajn el la kompasdirektoj, ĉar malkiel la aliaj supre menciitaj prepoziciaĵoj, ili estas dusencaj. Se mi staras dekstre de domo, tre verŝajne mi estas ekster la domo ĉe ĝia dekstra flanko, sed se iu diras, ke loko kiun vi ne konas situas sude de Usono, vi ne povas scii ĉu la loko estas en la suda parto de Usono aŭ ekster Usono, pli-malpli proksima al la suda landlimo. Kiam oni uzas ĉi tiujn prepoziciaĵojn, oni estu certa ke la kunteksto ne ebligas dubon pri la signifo.

Ofte uzata prepoziciaĵo kiu unuavide ŝajnas tre stranga al anglalingvanoj estas kadre de. La vorton kadro oni uzas por nomi tiujn tipe kvadratajn strukturojn kiuj ĉirkaŭas fenestrojn, pentraĵojn, ktp. Oni povas anstataŭigi la prepoziciaĵon per en la kadro de, sed tio ne klarigas la signifon de la frazo Johano faris la KER-ekzamenon kadre de granda Esperanto-aranĝo. Esperanto-aranĝoj ja estas multmaniere priskribeblaj, sed sendube ili ne aparte similas al fenestroj, pentraĵoj, aŭ aliaj aferoj tiaj. Kial do oni uzu kadre de ĉi tie? Efektive, kadro ne estas la nomo nur de objekto trovebla en domoj kaj muzeoj, sed ankaŭ de ajna kunteksto aŭ aro de cirkonstancoj kiuj ĉirkaŭas ion. Estas tiu ĉi multe pli vasta senco de la vorto kiun oni celas per kadre de. Do, en la supre citita frazo, Johano faris la KER-ekzamenon kiu estis ligita al granda Esperanto-aranĝo. Kadre de estas aparte utila kiam oni volas atentigi pri tia ligiteco: ĉi-kaze, la ekzameno ne estis nur dum la aranĝo (eble en alia urbo aŭ eĉ lando), sed kadre de la aranĝo (do, ĝuste tie, en la cirkonstancoj kiujn implicas “granda Esperanto-aranĝo”).

Tre multaj estas ankaŭ la prepoziciaĵoj kun al. Per responde al, oni povas tre koncize klarigi ke io ja estas respondo. Tio ĉi estas iafoje necesa ekzemple dum konversacioj inter multaj homoj, kiam oni ne ĉiam tuj respondas al demandoj. Se mi diras ion responde al via demando, tio, kion mi diras, estas mia respondo. Cele al estas uzata por montri la celon de iu ago; se oni kelkfoje lavas veston cele al la forigo de makulo, la forigo de la makulo estas la celo de tiu lavado. Indas mencii, ke oni ofte anstataŭigas la vorton al en prepoziciaĵoj per n-finaĵo: responde vian leteron estas same bona kiel responde al via letero.

Kvankam nur kelkaj ekzistas, prepoziciaĵoj kun kun estas inter tiuj kiujn mi plej ofte uzas. Kompare kun estas utila kiam oni volas priskribi relativan econ de iu afero. Per la frazo, Kompare kun aliaj lingvoj, Esperanto estas tre facila, oni atentigas pri tio, ke la facileco de Esperanto ne estas absoluta, sed tute evidentiĝas nur kiam oni komparas Esperanton kun aliaj lingvoj. Kunlabore kun kompreneble estas uzebla por indiki kunlaborantojn. Se iu organizaĵo planas eventon kunlabore kun alia organizaĵo, ambaŭ organizaĵoj partoprenas en la planado; ili kunlaboras unu kun la alia.

Vi certe renkontos prepoziciaĵojn kiujn mi ne klarigis ĉi tie. La ĉiam konsultinda Reta Vortaro ofte difinas ilin, do turnu vin tien se la signifo de iu prepoziciaĵo restas mistero post iom da cerbumado. [Noto de la redaktisto: kelkaj jaroj post kiam tiu ĉi artikolo eldoniĝis papere, aperis en la reto ankaŭ la Plena Ilustrita Vortaro (PIV), senpage uzebla post registriĝo.] Se vi ankoraŭ ne faris tion ĉi, mi esperas ke vi nun povos iom post iom ekregi la prepoziciaĵojn, kaj tiel progresi al pli natura uzo de nia lingvo.