Presita el Usona Esperantisto № 2010:6

Tre sukcesa NOREK

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-31
[figure]
La NOREKanoj ĉe la kajo de Orcas Landing. (Foto de Ros’ Haruo.)

Anacortes, Vaŝingtonio — Dek naŭ esperantistoj el Brita Kolumbio, Vaŝingtonio, Idaho, kaj Kalifornio ĝuis agrablan kunvenon en Anacortes kaj la Sanjuana Insularo kiam NOREK 2010 okazis tie, la 17-an–19-an de Septembro). La aranĝo komenciĝis per Interkona Vespero, vendredvespere, en la ĉambro de Les kaj Arlyn Kerr ĉe la kongreseta hotelo, Anaco Bay Inn. Sabaton, ni pasigis preskaŭ la tutan tagon en la insularo, vojaĝante per pramo de Anacortes preter Insulo Shaw ĝis Insulo Orcas, kie nin renkontis David Richardson (kiu loĝas tie), poste reen al Shaw, kaj Lopez, ĝis ni atingis la ĉefurbon de Kantono San Juan, Friday Harbor. Tie ni manĝis bonegan grekstilan tagmanĝon ĉe restoracio Maloula’s kaj vizitis la Balenan Muzeon. Post revojaĝado ĝis Anacortes, ni vespermanĝis (picon, ĉefe) kaj aŭskultis rakonton de Olga Du Temple (deklamitan de Wally; Olga restis hejme) pri la kialo de la formoj de la arabdevenaj numeraloj. Dimanĉon matene, antaŭ ol foriri, ni spektis tre interesan fotaron de Lottie Ericson pri ŝiaj spertoj kiel instruisto pri la angla lingvo en Kurdistano (norda Irako) antaŭ nelonge. Post tio, la esperantisto-loĝanto de Anacortes, Tezio (ekse Mugwort), ĉiĉeronis veturon sur la monteton Cap Sante por rigardi la ĉirkaŭaĵon kaj la urbon. Kaj fine post ĉi ĉio, pli ol duono de la grupo veturis al Oak Harbor, kie ni spektis la teatraĵon Chicago, en kiu rolas konata esperantistino Ĵenja Bondelid (pensu pri la skulptistino-filino en Pasporto al la Tuta Mondo), kaj poste ni vespermanĝis (denove greke) kun ŝi.